Germana orienta koloniigado

Germana orienta koloniigado (germane: OstsiedlungOstkolonisation[1]) estis la mezepoka orientena migrado kaj setlado de German-parolantoj el la Sankta Romia Imperio, speciale el ties sudaj kaj orientaj partoj, al malpli loĝataj regionoj de orienta Centra Eŭropo kaj okcidenta Orienta Eŭropo. La koncerna areo proksimume etendis el Slovenio en la sudo al Estonio en la nordo, kaj etendis en Transilvanion sudoriente. Parte, Ostsiedlung sekvis la teritorian etendon de la Imperio kaj de la Teŭtona Ordeno.

Laŭ publikaĵoj de la ofte polemika pola historiisto Marian Zygmunt Jedlicki meze de la 20-a jarcento,[2] ofte la termino "Germana koloniigo" ne referencas al aktuala migrado de germanoj, sed al la interna migrado de indiĝenaj populacioj (poloj, hungaroj ktp.) el la kamparo al la urboj, kiuj poste adoptis juron modelita laŭ tiu de la germanaj urboj kiel tiuj de Magdeburgo kaj Lübeck. Germanaj historiistoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj poste troigis la gravon de la adoptado de Salika juro kaj de setlado en Centra kaj Orienta Eŭropo pro politikaj tialoj. Dum la fenomenono pliigis la ekonomian bonfarton de la celitaj landoj, almenaŭ kelkaj el ili, kiel mezepoka Pollando, jam estis tre disvolvigitaj ekonomie kaj politike de si mem,[3] kaj la loka Slava loĝantaro estis jam tre forte establita en siaj urboj ol antaŭe oni supozis: la tuta procezo okazis en teritorioj kie jam ekzistis stabilaj Slavaj organizitaj strukturoj.[4]

Antaŭ kaj dum la tempo de la Germana setlado, la malfruaj socioj de mezepoka Centra kaj Orienta Eŭropo trapasis profundajn kulturajn ŝanĝojn en demografio, religio, juro kaj administrado, agrikulturo, setladaj nombroj kaj strukturoj. Tiele Ostsiedlung estas parto de procezo terminigebla Ostkolonisation ("orienta koloniigo") aŭ Hochmittelalterlicher Landesausbau ("frumezepoka terfirmigo"), kvankam tiuj terminoj estas foje uzitaj sinonime.

Etnaj konfliktoj ekaperis inter la novalvenintaj setlantoj kaj la lokaj loĝantoj kaj ankaŭ tio okazigis elpelojn de indiĝenaj populacioj.[5] En kelkaj areoj kie okazis Ostsiedlung, la ekzistanta loĝantaro estis poste dikriminaciita kaj elpelita el la administracio.[6][7]

En la 20a jarcento, la Ostsiedlung estis tre espluatita de Germanaj naciistoj, kiaj la Nazioj, por premi la teritoriajn postulojn de Germanio kaj por pruvi supozitan Germanan superecon super ne-Germanaj popoloj, kies kulturaj, urbaj kaj sciencaj atingoj en tiu epoko estis subkomprenitaj, malakceptitaj aŭ prezentitaj kiel Germanaj.[8][9][10]

Referencoj redakti

  1. Zur Problematisierung des Begriffs der Ostkolonisation siehe Friedrich-Wilhelm Henning: Deutsche Wirtschafts- und Sozialgeschichte im Mittelalter und in der frühen Neuzeit, München 1991, S. 347 f.
  2. listo de ekzemplaj verkaĵoj de la pola historiisto Marian Zygmunt Jedlicki en la pola, angla kaj germana
  3. Oskar Halecki, W: F. Reddaway, J. H. Penson, The Cambridge History of Poland, Cambridge University Press, 1971, p. 125.
  4. Civilization and Capitalism, 15th-18th Century: The structure of everyday life Fernand Braudel, page 100,University of California Press 1992
  5. The Germans and the East, Charles W. Ingrao, Franz A. J. Szabo, Jan Piskorski, Medieval Colonization in Europe, paĝo 31, Purdue University Press,2007
  6. Tadeusz Białecki, Historia Szczecina: zarys dziejów miasta od czasów najdawniejszych do 1980 r, Ossolineum, 1992
  7. Pomorze słowiańskie, Pomorze germańskie, Biuletyn Ministra Nauki i Szkolnictwa Wyższego [1]
  8. The Slippery Memory of Men (East Central and Eastern Europe in the Middle Ages, 450–1450) de Paul Milliman, paĝo 2
  9. The Man of Many Devices, Who Wandered Full Many Ways ...: Festschrift in Honor of Janos M.Bak [Hardcover] Balázs Nagy (Editor), Marcell Sebok (Editor) paĝoj 654, 655
  10. The Holocaust as Colonial Genocide: Hitler's 'Indian Wars' ... - Paĝo 38; Carroll P. Kakel III - 2013: Within National Socialist discourse, the Nazis purposefully and skillfully presented their eastern colonization project as a 'continuation of medieval Ostkolonisation [eastern colonization], celebrated in the language of continuity, legacy, and colonial grandeur'.

Bibliografio redakti

  • Kleineberg, A; Marx Chr.; Knobloch E.; Lelgemann D.: Germania und die Insel Thule. Die Entschlüsselung von Ptolemaios' „Atlas der Oikumene“. WBG 2010. ISBN 978-3-534-23757-9.
  • Horst Gründer, Peter Johanek, Kolonialstädte, europäische Enklaven oder Schmelztiegel der Kulturen?: Europäische Enklaven oder Schmelztiegel der Kulturen?, 2001, ISBN 3-8258-3601-0, ISBN 978-3-8258-3601-6
  • Paul Reuber, Anke Strüver, Günter Wolkersdorfer, Politische Geographien Europas — Annäherungen an ein umstrittenes Konstrukt: Annäherungen an ein umstrittenes Konstrukt, 2005, ISBN 3-8258-6523-1, ISBN 978-3-8258-6523-8
  • Alain Demurger, Wolfgang Kaiser, Die Ritter des Herrn: Geschichte der Geistlichen Ritterorden, 2003, ISBN 3-406-50282-2, ISBN 978-3-406-50282-8
  • Herrmann, Die Slawen in Deutschland
  • Ulrich Knefelkamp, M. Stolpe, Zisterzienser: Norm, Kultur, Reform — 900 Jahre Zisterzienser, 2001, ISBN 3-540-64816-X, 9783540648161
  • Werner Rösener, Agrarwirtschaft, Agrarverfassung und ländliche Gesellschaft im Mittelalter, 1988, ISBN 3-486-55024-1, ISBN 978-3-486-55024-5
  • Wilhelm von Sommerfeld, Geschichte der Germanisierung des Herzogtums Pommern oder Slavien bis zum Ablauf des 13. Jahrhunderts, Adamant Media Corporation, U.S.A. (unabridged facsimile of the edition published by Duncker & Humblot, Leipzig 1896), 2005, ISBN 1-4212-3832-2