Germana vinvojo

unu el la plej aĝaj turismaj vojoj en Germanio

La Germana vinvojoGermana vinŝoseo - germane Deutsche Weinstraße - estas unu el la plej aĝaj vinvojoj kaj entute de turismaj vojoj en Germanio. Ĝi iras paralele al la federaciaj ŝoseoj 38 kaj 271 tra la vinregiono de Palatinato, en la sudoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

la germana vinpordego

la domo de la germana vinvojo

La ŝoseo longas ĉ. 85 km. Ĝi iras de sudo al nordo kaj komenciĝas ĉe la "Germana vinpordego" en Schweigen-Rechtenbach ĉe la franca landlimo kaj finiĝas en la "domo de la Germana Vinvojo" en Bockenheim rande de Rheinhessen.

la vinregiono Palatinato (ruĝa) kun la Germana vinvojo (flava)
"eventa tago Germana Vinvojo", jen en Deidesheim

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti