Germania Superior

romia provinco

Germania Superior ("Supra Ĝermanio") estis provinco de la Romia Imperio.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Germania Superior, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis partojn de la hodiaŭaj ŝtatoj Svisio, Francio kaj de la sudokcidenta Germanio. Norde la teritorio limis al la provinco Germania Inferior, okcidente al Gallia Belgica kaj Gallia Lugdunensis, sudokcidente al Gallia Narbonensis kaj sudoriente al Raetia. Oriente de la provinco situis la "libera" Ĝermanio, do tiu parto de la loĝtereno de la ĝermanoj, kiun la romianoj ne sukcesis konkeri.

La administra centro de la provinco estis Mogontiacum, la hodiaŭa urbo Mainz (en Esperanto Majenco) en Germanio.

Plej malfrue sub la armeaj konkeroj dum la epoko de imperiestro Augustus la teritorioj ĝermanaj okcidente de la rivero Rejno iĝis parto de la Romia Imperio. La romianoj dum la unuaj jardekoj armee administris la terenojn. Kune kun la najbara provinco Germania Inferior ankaŭ Germania Superior ĉirkaŭ la jaro 85 post Kristo dum la epoko de imperiestro Domitianus iĝis civila provinco.

Pro la lima situo de la provinco ene de la Romia Imperio ĉi tie daŭre estis instalitaj multnombraj romiaj armeopartoj. Romiaj legioj ekzistis en Mainz (Mogontiacum), Strasburgo (Argentorate) kaj parte en Windisch (Vindonissa). Krome multaj soldatoj militservis ĉe la fortikigita limo inter la Imperio kaj Ĝermanio.