Germania reunuiĝo

La Germania reunuiĝo (germane Deutsche Wiedervereinigung) estas la historia okazo en la 3-an de oktobro 1990, kiam Germana Demokratia Respubliko (GDR) aliĝis al Federacia Respubliko Germanio (FRG).

Kune kun revolucioj de 1989, la germania reunuiĝo estas ofte rigardata kiel simbola fino de la malvarma milito.

Historio redakti

 
Ĉefministro de GDR, Hans Modrow kaj Kanceliero de FRG, Helmut Kohl partoprenis la oficialan malfermon de Brandenburga pordego

Post la divido de Germanio en 1949, Federacia Respubliko Germanio kaj Germana Demokrata Respubliko daŭrigis klopodojn por reunuiĝo. En 1973 FRG kaj GDR ambaŭ aliĝis en UN. Post la aliĝo en UN kaj internacia rekono, GDR rekonis FRG kiel "ekstera lando", Malgraŭ dum la malvarma milito, GDR permesis viziton de FRG-civitanoj en GDR. Du Germanioj daŭrigis kunlaboradon ĝis fino de 1980-jaroj.

En marto 1985, Miĥail Gorbaĉov estis elektita kiel Soveta ĝeneralsekretario. Komence politikan reformon en Sovetunio, Gorbaĉov ŝangis tradician sovetan politikon pri socialismaj ŝtatoj, kiuj estis sub la influo de Sovetunio. Tiuj reformoj kreskis reforman movadon en socialismaj ŝtatoj, kiuj rezultis Revolucioj de 1989 en Orienta Eŭropo. En GDR ankaŭ protestoj komenciĝis en GDR kontraŭ reĝimo de Erich Honecker.

En aprilo 1989, Hungara registaro decidis malfermi landlimon kun Aŭstrio. Tio provokis amasan foriron de civitanoj el GDR al FRG. Dum la septembro 1989, pli ol 13 000 orientgermanoj lasis GDR, aliris en FRG. Protestoj por liberaligo de GDR okazis en ĉefaj urboj de GDR, kiel Berlin kaj Leipzig.

La 9-an de oktobro 1989, funkciulo de SED, Gunter Schabowski anoncis la liberigon de vojaĝo. Dum la gazetara konferenco, pri politiko Schabowski respondis ke vojaĝo permesiĝis senprokraste. Post lia anonco, multaj orientgermanoj provis foriron el GDR tra landlimo kun Okcidenta Germanio. La landlimaj trupoj de GDR ne haltigis civitanojn. En sama tago, Berlina muro estis faligita de civitanoj.

Post la falo de Berlina muro kaj unua libera parlamenta baloto de GDR la 18-an de marto 1990, GDR kaj FRG kulminis en la Unuiĝa Traktato. La 23-an de aŭgusto 1990, Popola ĉambro de GDR decidis aliĝi en FRG. En septembro 1990 en Moskvo, FRG kaj GDR, la kvar aliancanaj ŝtatoj (Usono, Sovetunio, Britio, Francio) subskribis la "Du-Plus-Kvar-Traktato" (germane Zwei-plus-Vier-Vertrag), kiu rekonis reunuiĝintan germanian ŝtaton. La 3-an de oktobro 1990, GDR aliĝis en FRG.

Post la unuiĝo, la registaro de Germanio komencis reformon por unuigi novajn landojn en FRG. Tri aliancanaj militfortoj forlasis Germanion en 1994.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti