Germinal

franclingva romano far Emilo Zola
Apartigilo: Germinal estas ankaŭ la sepa monato de la Franca respublika kalendaro. Ĉi-tiu artikolo parolas pri la romano Germinal.

La romanon Germinal (en Esperanto: Ĝerma) Émile Zola verkis en 1885. Ĝi estas la 13-a volumo de la verkovico Les Rougon-Macquart kaj unu el la pli famaj. Pritemas la klasbatalon kiu konstruas la organizadon politikan kaj sindikatan de laboristaj klasoj. Tiu ekorganizado estas la ĝermo. En tiu ĉi volumo, la laborista klaso estas ministoj.

Germinal
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Émile Zola
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Loko Francio
Ĝenro filozofia fikcio
Loko de rakonto northern French coal mining region
vdr

« El la homoj ekkreskis, nigra armeo, venĝemega, kiu ĝermis malrapide en la sulkoj, kreskanta por la rikoltoj de la estonta jarcento, kaj el ties ĝermado estis tuj eksplodigonta la teron. » Ĉi-tie, oni vidas ke la ĝermo estigos mondrevoluciegon. Ci rimarku ke la vorto "tero" estas kompreneble laŭ du sencoj : la tero el kiu la ĝermo kreskas, kaj la planedo Tero sur kiu revolucias laboristoj.

La heroo estis la ministo Étienne LANTIER (Etjen LANTJE), virfilo de Gervaise MACQUART (Ĵervez MAKAR) kaj Auguste (Aŭgusto) LANTIER (ci vidu L'Assommoir). Socialisto, li multe parolis kun la anarkiisto Souvarine (Suvarin). Li amis Catherine-on (Katrinon), filino de la familio MAHEU (MAE), sed ŝi havas amanton : Chaval (Ŝaval). Post la longa striko kaj revolucieto kiun Étienne LANTIER estris, Souvarine eksplodigis la minejon en kiu estis la ministoj : Étienne, Catherine kaj Chaval estis malliberigitaj kune. Étienne mortigis Chaval, kaj Catherine mortis konsekvence la malvarmon.