Geroldswil

komunumo de Svislando

Geroldswil estas komunumo en la distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4470 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geroldswil
Blazono de Geroldswil
Blazono de Geroldswil
Geroldswil kaj Limato
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47° 25′ 23″ N 8° 24′ 39″ O / 47.42306 °N, 8.41083 °O / 47.42306; 8.41083 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 23″ N 8° 24′ 39″ O / 47.42306 °N, 8.41083 °O / 47.42306; 8.41083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4470
Areo 1,91 km²
Alteco 395 m super marnivelo
Poŝtkodo 8954
Komunumkodo 0244
Mapo de Geroldswil
vdr

Geografio redakti

Geroldswil situas en la Limatvalo nordoriente de la Limato. Sude de la komunumo troviĝas la monto Altberg. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,91 km², de kiuj 23,6% estas kovritaj de arbaro, 26,7% servas por agrikulturo, 36,1% por setlado kaj 7,9% por trafikspaco. 3,1% estas akvejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La rivero disigas la komunumon en sudokcidento de la distrikta ĉefurbo Dietikon, norde ĝi limas al Oetwil ĉe Limato kaj sude al Weiningen ZH.

Trafiko redakti

Geroldswil estas kun aŭtobusoj de la Zurika Trafik-Unio bone konektita kun Dietikon kaj Zuriko, kaj ankaŭ la svisa aŭtovojo A1 de Zuriko al Berno respektive Bazelo facile atingeblas. Sude de la komunumo situas la aŭtovojkruco Urdorf de la svisa aŭtovojo A1, A3 kaj la A4.

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de Geroldswil datiĝas el la jaro 1255, kiam la Monaĥejo Wettingen akiris la bienon Hub en Geroltzwil de la kavliro Rudolfo de Turn kaj ties edzino Emma. La bieno formis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 integran parton de la bienposedaĵo de la Monaĥejo Fahr kaj de la voktdistrikto Weiningen ZH.

Per la revolucio de 1798 la malnovaj servitutoj de la eklezio estingigixis kaj Geroldswil kune kun Weiningen, Oberengstringen, Unterengstringen kaj Oberoetwil integriĝis al la Kantono Zuriko. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi unue apartenis al la distrikto Regensdorf, poste ĝis 1814 al la nova distrikto Bülach. De 1814 ĝi estis parto de la distrikto Zuriko, ĝis ĝi je la 1-a de julio 1989 aliĝis al la nove kreita distrikto Dietikon.

Eksteraj ligiloj redakti