Gerrit van Honthorst

Gerard Hermansz. van Honthorst (Utreĥto, 4-an de novembro 1592 - samloke, 27-an de aprilo 1656) estis nederlanda pentristo, unu el la plej talentaj disĉiploj de Caravaggio. Li estas kalkulata al la Utreĥtaj Karavaĝanoj. Li estis unu el la malmultaj pentristoj kun internacia famo. Lia plej granda modelo estis Antonie van Dyck.

Gerrit van Honthorst
Persona informo
Aliaj nomoj Gerard Honthorst
Naskiĝo 4-an de novembro 1592 (1592-11-04)
en Utreĥto
Morto 27-an de aprilo 1656 (1656-04-27) (63-jaraĝa)
en Utreĥto
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Frat(in)o Willem van Honthorst
Okupo
Okupo pentristo • konstrua desegnisto • gravuristo
Verkoj Portrait of William III, Prince of Orange, and Maria, Princess of Orange, as Children
The Procuress
vdr

Vivo redakti

Gerard van Honthorst estis filo de ornamopentristo kaj ricevis sian edukadon de sia patro kaj de Abraham Bloemaert. Tiam li vojaĝis al Italio, kie li ekde 1616 estas menciita en Venecio, Florenco kaj Romo. Gerard van Honthorst ekhavis kontakton kun Guido Reni. Kune ili rikoltis multan sukceson per sia verkado kaj trovis gravan patronon en la persono de Vincenzo Giustiniani kaj lia frato Benedetto. Ili loĝis dumtempe en lia palaco kaj do povis studi la senekzemplan kolekton de artverkoj, inter ili multajn verkojn de Caravaggio. Honthorst ricevis ankaŭ komisiojn de kardinalo Scipione Borghese, kiu igis lin ornami la ĉefaltaron de S. Paolo en Romo, kaj de kardinalo Barberini, la posta papo Urbano la 7-a. Honthorst renkontis en la artistokvartalo la pentristojn Paul Bril kaj iu Colijn, kiuj kune kun li en 1620 revenis al Utreĥto.

 
La reveno

Duonjaron poste li geedziĝis kun sia nevino Sophia Coopman. En 1622 li aniĝis en la utreĥta pentristogildo Sankta Luko kaj li baldaŭ akiris elstaran reputacion, danke al la "vintroreĝino" Elizabeth Stuart. En 1627 li aĉetis ĉe Domplein (Katedralplaco) spacoplenan domon, kie li sur 100 m² malfermis tre sukcesan atelieron kun ja 25 lernantoj, kiuj ĉiuj pagis cent guldenojn. La 28-an de julio de la jaro li akceptis kiel dekano de la gildo la grandan flandran pentriston Peter Paul Rubens.

Honthorst ricevis komisiojn de la angla reĝo Karlo la 1-a, pro kio li en 1628 vojaĝis kune kun sia lernanto Joachim von Sandrart al Londono. Li pentris Diana-n kaj Apolonon kaj renkontis denove Orazio Gentileschi, kiu intertempe evoluigis iel alian stilon. Honthorst staris sur la kulmino de sia famo kaj ricevis bonan ĉevalon, la anglan civitanecon kaj ĉiujaran pension. Novaj komisioj venis de Princo Frederik Hendrik kaj de Reĝo Kristiano la 4-a. Por povi kontentigi la demandadon li malfermis en 1637 duan atelieron en Hago. Post la morto de Michiel Jansz. van Miereveld li fariĝis kortegopentristo de Reganto Vilhelmo la 2-a. Li kunlaboris ĉe la ornamado de la palacoj en Rijswijk kaj Honselersdijk kaj de Palaco Huis ten Bosch. Li pentris ofte korteganinojn.[1]

Honthorst havis multajn lernantojn kaj helpistojn, inter ili Sandrart kaj sian fraton Willem van Honthorst, fama pro la komisiojn, kiujn li plenumis kiel kortegopentristo de Luiza Henrieta de Nassau, edzino de Frederiko Vilhelmo, la Granda Elektoprinco de Brandenburgio. Herman van Honthorst, lia alia frato, estis lingve kreiva pastro kaj estis liberigita el la malliberejo post interveno de la gubernatoro.

Lia famo tamen komencis paliĝi ekde 1640 kaj Honthorst pentris malpli kaj malpli. Li estas entombigita en la katedralo Sankta Katarina je Utreĥto.

Verkaro redakti

 
La svatistino

Honthorst pentris historiajn pecojn (bibliajn, mitologiajn, alegoriajn kaj literaturajn temojn), ĝenropecojn pri drinkantoj kaj muzikantoj kaj sennombrajn portretojn.

En Italio li subiĝis sub la influon de Caravaggio kaj ties lumefektoj (chiaroscuro). Sed ankaŭ Annibale Carracci estis inspirfonto. Li specialiĝis pri scenoj kun figuroj, kiuj estas prilumataj per akra kandellumo. Ĉi tiuj bildoj estis laŭ la gusto de la publiko kaj alportis al li la kromnomon "Gherardo della Notte". Pri kruda realismo Honthorst tamen neniam kuraĝis; alie ol la verkoj de liaj kolegoj Hendrick ter Brugghen kaj Dirck van Baburen liaj pentraĵoj tenas ĉiam iel elegantan, kiu memorigas pri Bloemaert.

Post sia reveno en Utreĥto li restis fidela je ĉi tiu stilo, sed dum la paso de la jaroj eniris klasikisma influo en lian verkadon, kiun la nobelaro bone akceptis. La glataj sobraj pentraĵoj, kiuj finfine ekestis en liaj dek postaj jaroj, nur konigas malmultan personecon kaj nuntempe ne plu estas aparte estimataj. Samuel van Hoogstraten skribis pri tio en 1678:

Hondhorst [...] en sia florepoko flegis bravan penikadon; sed, aŭ por plaĉi al la fraŭlinoj aŭ ke lin lulis la profito, li falis en rigidan glatecon.

Lia renomo do ĉefe baziĝas sur lia Karavaĝa periodo.

 
La malcedema filozofo

Referencoj redakti

  1. P. van der Ploeg & C. Vermeeren (1998) Vorstelijk Verzameld, de kunstcollectie van Frederik Hendrik en Amalia, p. 154.

Fontoj redakti

  • Braun, H. (1966) Gerard und Willem van Honthorst.
  • Richard Judson, J. & Rudolf E.O. Ekkart (1999) Gerrit van Honthorst, 1592-1656.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Gerrit van Honthorst » el la nederlandlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3254004 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)