La rivereto Gersprenz - prononco [Geaŝprenc] - situas en sudokcidenta Germanio, plejparte la federacia lando Hesio, fine mallongvoje la lando Bavario. Ĝi fontas en la komunumo Reichelsheim de la mezalta montaro Odenvaldo, kie kunfluas la rojoj Mergbach kaj Osterbach por konsistigi la rivereton, fluas unue norden ĝis la urbo Dieburg, poste nordorienten ĝis kiam ĝi en Kleinostheim, sudoriente de Mainhausen, fluas en la riveron Majno. Sume la rivereto longas 51,3 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 143-an lokon.

Gersprenz
la rivereto en Dieburg
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio (plejparte la federacia lando Hesio, fine mallongvoje la lando Bavario)
Longeco 51,3 km
Fluo
Fonto en la komunumo Reichelsheim de la mezalta montaro Odenvaldo, kie kunfluas la rojoj Mergbach kaj Osterbach por konsistigi la rivereton
- Alteco super marnivelo 200 m
Enfluejo en Kleinostheim, sudoriente de Mainhausen, en la riveron Majno
- Alteco 102 m
Altecodiferenco 98 m
Geografio
vdr
mapo pri la rivera vojo