Gertrud de Andechs-Meranio
Gertrud de Andechs, aŭ Gertrude de Andechs-Meranio [Andeks] (naskiĝis ĉirkaŭ 1185 en Andechs; mortis (murdita) la 28-an de septembro 1213 en arbaro Pilis) estis grafino de Andechs-Meranio kaj reĝino de Hungario pro geedzeco kun Andreo la 2-a.
Gertrud de Andechs-Meranio | ||
---|---|---|
reĝino de Hungario | ||
Reĝo Andreo kaj reĝino Gertrud
(miniatura ilustrajo en la "Landgrafa psalmlibro", ĉirkaŭ 1211–1213) | ||
Persona informo | ||
Merániai Gertrúd Gertrud von Andechs-Meran | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1185 en Andechs | |
Morto | 28-a de septembro 1213 en Pilis | |
Mortis pro | hommortigo vd | |
Tombo | Hungario vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Grafoj de Andechs vd | |
Patro | Berthold la 4-a, duko de Meranio vd | |
Patrino | Agnes of Rochlitz vd | |
Gefratoj | Hedvigo de Silezio • Agnes of Merania • Berthold • Otto I • Ekbert von Andechs-Meranien • Henry II, Margrave of Istria vd | |
Edz(in)o | Andreo la 2-a vd | |
Infanoj | Anno Maria de Hungario • Béla la 4-a • Elizabeto de Hungario • Kolomano de Galicio • Andreo de Galicio vd | |
Profesio | ||
Okupo | reĝino vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gertrud apartenis al la dinastio Andechs-Meranio, kiu dum unu jarcento kaj duono estis inter la plej potencaj familioj en la Sankta Romia Imperio, sed formortis en 1248. Unu fratino kaj unu filino de Gertrud estas sanktuloj en la katolika eklezio.
En 1213, ŝin murdis hungaraj magnatoj, kiuj oponis la troan influon de Gertrud kaj ŝiaj proksimuloj en hungaraj aferoj, inter ili eble la banuso Bánk.