Gestuno estas internacia planita signolingvo, kiun ekdiskutis la Unua Monda Kongreso de la Monda Federacio de Surduloj (World Congress of the World Federation of the Deaf) en 1951. La nomo gestuno estas el la Itala lingvo, kaj signifas: unu el la signoj.

Gestuno
signolingvopiĝinomoderna lingvo
signolingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ils
  Glottolog inte1259
Angla nomo International Sign
Franca nomo langue des signes internationale
vdr

Historio redakti

Planlingvoj estas faritaj ekde jarcentoj.

En 1973, komitato kreis kaj normigis sistemon de internaciaj signoj. Ili penis uzi la plej kompreneblajn signojn el diversaj signolingvoj por ke la lingvo estu pli facile lernebla. En 1975 la komisiono eldonis libron kun preskaŭ 1500 signoj, sub la aŭspicio de la Brita Asocio de Surduloj.

Gestuno ne havas difinitan gramatikon, kaj tial iuj diras, ke ĝi ne estas vera lingvo. Konversacio en Gestuno povas uzi la gramatikon el iu ajn signolingvo. En la 1980-aj jaroj Gestuno evoluis al Internacia Signo, uzata inter Surduloj kiuj uzas signolingvojn el malsamaj landoj. Surduloj uzas Internacian Signon ĉe internaciaj kongresoj, ekzemple la Mondaj Surdulaj Ludoj (World Games for the Deaf) kaj la Mondaj Kongresoj de WFD (Monda Federacio de Surduloj).

La nomo "Gestuno" devenas de la itala kaj signifas "la unuiĝon de gestlingvoj (signolingvoj)". Nuntempe la nomo Gestuno estas tre malofte uzata. - Hodiaŭ oni parolas pri Internaciaj Signoj aŭ Internacia Signolingvo.

Laŭ 1994-a artikolo Internacia Signolingvo havas tre riĉan gramatikon, sed tre malgrandan vortostokon.[1] Laŭ Supalla kaj Webb (1995) Gestuno estis komencita kiel piĝino, sed nun ĝi estas pli simila al plenaj lingvoj.[2]

Gramatiko redakti

Unue la komitato ne donis gramatikon al signoj. Oni povis uzi gramatikon de sia lingvo.

Al Internacia Signo estas karaktera de kompleksa sistemo de klasifikado, kiuj rompas lingvan baron. Tiu helpas komunikadon de signumantoj eĉ kun partneroj, kun kiuj ili ne scipovas saman lingvon.

Vortostoko redakti

La komitato volis kolekti signojn, kiuj estis konataj en plej da landoj, kaj estas pitoreskaj. Landoj kaj urboj estas nomitaj same, kiel en signolingvo de tia lando. Necese oni unue literumas ilian nomon. Laŭ Bill Moody ili venas pleje el Eŭropaj kaj Amerikaj signolingvoj, do surduloj el aliaj kontinentoj povas pli malfacile kompreni ilin.[3] Laŭ Bencie Woll[4] parolantoj ofte enkondukas signojn el sia signolingvo, elektantaj signojn, kiujn ilia alinacia partnero pli bone rekonas. Laŭ Rachel Rosenstock la signoj pleje estas de multaj signolingvoj, kaj 60% estas ikonaj, 38% ne ikonaj, sed konebla el multaj signolingvoj, kaj 2% estas nur en Internacia Signo.[5]

Signolingvoj uzas fingroliterumadon por literumi nomojn. En Internacia Signolingvo oni kutime uzas la fingroliteruman sistemon, kiu estas plej bone konata de sia partnero, ĉar pli facilas lerni literumi ol legi fingroliterumon.

Internacia Signolingvo havas propran sistemon por nombroj.

Libro redakti

Gestuno: International Sign Language of the Deaf. Published for the World Federation of the Deaf by The British Deaf Association. 1975. Internacia Signolingvo de surduloj. Eldono de monda federacia de sudruloj kaj britia surduloj asocio en jaro 1975.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Allsop, Lorna; Woll, Bencie; Brauti, John Martin (1995). International sign: The creation of an international deaf community and sign language. In: Bos, Heleen F. and Schermer, Gertrude M. (eds): "Sign Language Research 1994: Proceedings of the Fourth European Congress on Sign Language Research, Munich, September 1-3, 1994." (International Studies on Sign Language and Communication of the Deaf; 29) Hamburg : Signum (1995) - p. 187
  2. Supalla, T. and Webb, R. (1995). "The grammar of international sign: A new look at pidgin languages." In: Emmorey, Karen / Reilly, Judy S. (eds): Language, gesture, and space. (International Conference on Theoretical Issues in Sign Language Research) Hillsdale, N.J. : Erlbaum (p. 347).
  3. Moody, B. (1994). International Sign: Language, pidgin or charades? Paper presented at the "Issues in Interpreting 2" conference, University of Durham, Durham, April 1994. Cited in McKee R., Napier J. (2002)
  4. Sutton-Spence, Rachel and Woll, Bencie. (1999) The Linguistics of British Sign Language: An Introduction. p. 32. (ISBN 052163718X)
  5. Rosenstock, Op cit.


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gestuno nyelv en la hungara Vikipedio.