Geto en Kielce estis geto kreita aprile 1941 de okupaciaj germanaj regopovoj en Kielce por 27 mil judoj. Nuligita en la dua duono de aŭgusto 1942, per forveturigo de la plimulto de ties loĝantoj al ekstermejo Treblinka, murdo de la parto surloke kaj lokigo de la ceteraj en kvar trudlaborejoj: ĉe la str. Jasna-Stolarska ("eta geto") kaj tri apudfabrikaj.

Geto en Kielce
geto en Nazia Germanio
Geografia situo 50° 50′ 0″ N, 20° 40′ 0″ O (mapo)50.833333333320.6666666667Koordinatoj: 50° 50′ 0″ N, 20° 40′ 0″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Situo Kielce
Geto en Kielce (Sanktakruca provinco)
Geto en Kielce (Sanktakruca provinco)
DEC
Geto en Kielce
Geto en Kielce
Lokigo de Sanktakruca provinco en Pollando
Map
Geto en Kielce
vdr

Multnombra juda societo de Kielce post la germana invado en Pollandon septembre 1939 estis persekutata flanke de okupanto. Germanoj forigis judojn de la urbocentro, devigis ilin al sklava laboro kaj al du kontribucioj. Per blokado de bankaj kontoj, malpermeso posedi kontantan monon super 2 mil zlotoj kaj transpreno de fabrikoj kaj vendejoj ili eliminis judojn de ekonomio. En ekzistanta de aprilo 1941 geto, kies konstruaĵoj povus ampleksi 15 mil personoj, germanoj amasigis 27 mil judojn. Malbonegaj loĝkondiĉoj, neufiĉeco de manĝo kaj ĉiutaga mizero estis ligitaj kun pluraj krimoj, kies ĉefloko estis juda tombejo en Pakosz, kie germanoj pafmortigis alveturigatajn de la geto personojn. La okupantoj likvidis la judan kvartalon en la tagoj 20-a ĝis 24-a de aŭgusto 1942, elveturigante al ekstermejo Treblinka ĉ. 20-21 mil personojn, kaj 1,2 mil murdante surloke. Restintaj en Kielce judoj estis lokigitaj en ekzistantaj en la jaroj 1942–1944 kvar trudlaborejoj: Jasna-Stolarska kaj tri apudfabrikaj. Martirecon de la juda socio memorigas en la urbo monumentoj kaj memortabuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Cezary Jastrzębski, Konrad Otwinowski, Magdalena Otwinowska: Miejsca pamięci narodowej w Kielcach (Lokoj de nacia memoro en Kielce), Muzeum Historii Kielce, Kielce 2010.