Gettnau

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gettnau (stacidomo).
Gettnau
Blazono de Gettnau
Blazono de Gettnau
Blazono de Gettnau
Gettnau
Gettnau
Gettnau
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 8′ 25″ N 7° 58′ 10″ O / 47.14028 °N, 7.96944 °O / 47.14028; 7.96944 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 25″ N 7° 58′ 10″ O / 47.14028 °N, 7.96944 °O / 47.14028; 7.96944 (mapo)
Areo 6,06 km²
Alteco 548 m super marnivelo
Poŝtkodo 6142
Komunumkodo 1130
Mapo de Gettnau
Mapo de Gettnau
Mapo de Gettnau
vdr

Pri la komunumo redakti

Gettnau estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 987 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Gettnau situas en ebenaĵo nordokcidente de Willisau ĉe la bordo de la rivero Luthern, la ĉefa alfluanto de Wigger.

La komunuma teritorio etendiĝas sur areo de 6,06 km², de kiuj 37,1% esta kovritaj de arbaro, 52,6% servas por agrikulturo kaj 9,7% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gettnau limas en nordo al Ohmstal, en nordoriento al Schötz, en oriento al Alberswil, en sudo al Willisau, kaj en okcidento al Zell.

Trafiko redakti

Gettnau disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Lucerno al Langenthal. Dum la noktoj de vendredo al sabato kaj de sabato al dimanĉo krome ekzistas nokta buslinio de Lucerno al Gettnau.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Wolhusen al Huttwil. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 situas en distanco de 12 kilometroj norde en Dagmersellen respektive de 13 kilometroj oriente en Sursee.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gettnau datiĝas el la jaro 893 kiel Kepinhouva el interezlisto de la Virina Monaĥejo Zuriko. [1] En la jaro 1179 la vilaĝo menciiĝis en posedaĵokonfirmo de papo Aleksandro la 3-a farvore al la Monaĥejo Muri. [2]

Dum mezepoko Gettnau apartenis al la habsburga Grafejo Willisau. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la grafejon, kaj ĝi fariĝis lucerna voktejo, kio ĝi restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Per la restaŭracio en la jaro 1803 Gettnau fariĝis komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno.

Grava por la evoluo de la komunumo estis la malfermo de la fervojlinio de Wolhusen al Huttwil en la jaro 1895.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Vidu la artikolon pri Gettnau en la germanlingva vikipedio
  2. Vidu la artikolon pri la historio de Gettnau en la reteko de la komunumo Gettnau. Arkivita el la originalo je 2010-03-25. Alirita 2010-04-22.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti