Gewandhausorchester Leipzig

La Gewandhausorchester Leipzig (Robodoma Orkestro je Lepsiko, kp. Gewandhaus) estas simfoniorkestro rezidanta en Lepsiko. Ĝi apartenas al la tutmonde plej famaj kaj gravaj orkestroj kaj per siaj ĉirkaŭ 175 profesiaj muzikistoj estas la plej granda profesia orkestro tutmonde.

La Nova Gewandhaus ĉe Augustusplatz

Historio redakti

La historio de la Gewandhausorchester reiras ĝis en la 15-a jarcento kaj nun estas la plej malnova orkestro, kiu elkreskis el la burĝaro, ne el la nobelularo. Ekde 1781 ĝi havas sian nomon, kiam la orkestro loĝis en la foirdomo por robo- kaj drapokomercistoj. Post kelkaj translokiĝoj dum sia historio ĝi finfine en 1981 ekloĝis la Novan Gewandhaus, la ununura koncertejo, kiun la registaro de la Germana Demokratia Respubliko konstruigis.

Gravaj dirigentoj redakti

Literaturo redakti

  • Hans-Rainer Jung, Claudius Böhm: Das Gewandhaus-Orchester. Seine Mitglieder und seine Geschichte seit 1743. Faber und Faber, Leipzig 2006, ISBN 978-3-936618-86-0
  • Claudius Böhm: Das Leipziger Stadt- und Gewandhausorchester. Dokumente einer 250jährigen Geschichte. Verlag Kunst und Touristik, Leipzig 1993, ISBN 3-928802-27-5
  • Fritz Hennenberg: Das Leipziger Gewandhausorchester. Insel, Frankfurt/Leipzig 1992, ISBN 3-458-16258-5
  • Johannes Forner: Die Gewandhauskonzerte zu Leipzig 1781–1981. Mit einem zusammenfassenden Rückblick von den Anfängen bis 1781. Deutscher Verlag für Musik, Leipzig 1983

Eksteraj ligiloj redakti