Gheorghe Lazăr (Ialomița)

Gheorghe Lazăr [gjorge lazər] estas komunumo en la rumana distrikto Ialomița. Ĝi konsistas el nur la samnoma vilaĝo.

Gheorghe Lazăr
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Ialomița
Situo 44° 38′ N, 27° 27′ O (mapo)44.63361111111127.456666666667Koordinatoj: 44° 38′ N, 27° 27′ O (mapo)
Gheorghe Lazăr (Ialomița) (Rumanio)
Gheorghe Lazăr (Ialomița) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 27 m
Poŝtkodo 927130
Loĝantaro 2.319 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 93628
vdr

La komunumo situas en la orienta parto de la distrikto. Ĝin trapasas la distrikta vojo DJ213A, kiu ligas ĝin norden al Scânteia kaj suden al Bucu, kie la vojo atingas la nacian vojon DN2A. Ĉiuj stratoj en la vilaĝo iras nord-sude aŭ orient-okcidente. La plej proksima fervoja stacio estas en Bucu, 5 km sude, ĉe linio inter Slobozia Veche kaj Ţăndărei.

Gheorghe Lazăr estis fondita en la dua duono de la 19-a jarcento de setlantoj surbaze de la geedzula leĝo (legea însurățeilor, 1878), laŭ kiu junaj geedzoj povis ricevi terenon por setli. La vilaĝo estis nomita laŭ la rumana pedagogo Gheorghe Lazăr (1779–1823). Ĝis 1931 la vilaĝo apartenis al Bucu; tiam ĝi memstariĝis.