Ghislenghien [gislegjE] (nl:Gellingen) estas belga ekde 1976 aliĝinta municipo de la valona municipo Ath, provinco Henegovio. Ĝi nombras ĉ. 3000 loĝantojn.

La municipo troviĝas proksime 40 km sud-okcidente de Bruselo, proksime de la aŭtovojo E429 Bruselo - Lille.

Gaseksplodo redakti

En Ghislenghien je la 30-a de julio 2004 okazis severa eksplodo de gasodukto. 18 homoj mortis kaj 132 estis vunditaj. Tiu ĉi eksplodo estis unu el la plej severaj de la belga historio. Tri tagojn post la katastrofo estis ŝtata funebra tago. Multegaj fajrobrigadistoj helpis estingi la fajron. Kvin el ili estis inter la 18 mortintoj. De la severe vunditaj personoj poste mortis ankoraŭ kelkaj, kio portis la bilancon al 24 mortintoj.

Je la 8-a de septembro 2004 la gasodukton oni reaktivigis. Intertempe la registaro prenis kelkajn mezurojn por finance kompensi la viktimojn. Post iom da premo, la asekuroj kaj la konzerno Fluxys (la ekspluatanto de la dukto) kompensis la viktimojn per 1 miliono da eŭroj.

La 30-an de julio 2005 oni inaŭguris monumenton je la loko de la eksplodoj.