Giacomo della Porta

Giacomo della Porta (ĉ. 1540 -Romo, 1602) estis itala skulptisto kaj arkitekto kiu prilaboris multajn gravajn konstruaĵojn en Romo, inkluzive de la Baziliko Sankta Petro en Vatikanurbo.

Giacomo della Porta
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1531 (1531-11-30)
en Porlezza
Morto 3-an de septembro 1602 (1602-09-03) (70-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo arkitektoskulptisto
Verkoj Palazzo Grazioli
vdr
Kristo liveras la ŝlosilojn de la ĉielo al Sankta Petro (1594), Baziliko de Sankta Pudenciana, Romo.

Vivo redakti

Della Porta naskiĝis en Porlezza, Lombardio. Kunlaboranto de Mikelanĝelo kaj lernanto de Vignola, estis influita de ambaŭ majstroj. Post 1563 li okupiĝis pri la planoj de Mikelanĝelo por la rekonstruado de subĉielaj spacoj de la ĉefurbo: en la monteto de la Kapitolo intervenis en la dizajno de la fasado kaj la ŝtuparo de la senata Palaco.

Post la morto de Vignola en 1573, li daŭrigis la konstruadon de la Preĝejo de Jesuo, kaj en 1584 modifis ĝian fasadon kun sia propra dizajno. Ekde 1573 gvidis la konstruadon de la Baziliko Sankta Petro, kaj poste, kunlabore kun Domenico Fontana, kompletigis la volbon (1588-1590).

Della Porta kompletigis la plejmulton el la romaj fontanoj de la 16-a jarcento, inkluzive de la fontano Neptuno kaj fontano de la Maŭro.