Giallo [ĝa-lo] (“flava”) estas 20-a jarcenta ĝenro de literaturo kaj filmo. Ĝi estas proksime rilata al la Franca “fantastique” ĝenro, krima fikcio, hororo fikcio, kaj erotiko. La vorto estas ankaŭ uzata por signifi verkon de la ĝenro; tiukaze eblas havi la italan pluralon “gialli”. La vorto “giallo” signifas itale “flava”, kaj devenas de la origina aperigo de la verkoj de ĉi tiu ĝenro en malmultekostaj libroj kun flavaj kovriloj.

Ekzemplo de kovrilo de "giallo"-a libro

Literaturo redakti

La termino “giallo” estis origine uzata por priskribi serion de misteraj/krimaj libroj publikigitaj de la “Mondadori” eldonejo en 1929. Iliaj flavaj kovriloj enhavis misterojn kiel usonaj libroj de la 1920-aj jaroj kaj 1930-aj jaroj, kaj ĉi tiu ligo kun la anglalingva pulp-fikcio estis fortigita kiam ialaj verkistoj uzis anglajn kromnomojn. Ankaŭ, multaj de la plej fruaj “gialli” estis anglaj libroj tradukitaj al la itala.

La sukceso de la “giallo”-libroj baldaŭ ricevis atenton de aliaj eldonejoj, kiuj komencis publikigi similajn librojn, ankaŭ kun flavaj kovriloj. La libroj estis do popolaj, tiel ke eĉ libroj de famaj alilandaj misteraj kaj krimaj skribantoj, kiel Agatha Christie, Edgar Wallace, kaj Georges Simenon estis etikedita kiel "gialli" kiam unue publikigitaj itale.

La vorto "giallo" baldaŭ iĝis, itale, sinonimo de la mistera, krima, kaj detektiva rakonta ĝenro.

Filmo redakti

La filma ĝenro kiu elmergiĝis de ĉi tiuj libroj dum la 1960-aj jaroj komenciĝis kiel laŭvortaj adaptaĵoj de la libroj, sed baldaŭ utiligis modernajn kinajn teknikojn por krei unikan ĝenron. Filmoj konataj kiel "gialli" nomiĝas "incitiga" itale, kaj ofte signifas italajn klasikojn de la 1970-aj jaroj de filmistoj kiel Dario ArgentoMario Bava.

Karakterizaĵoj redakti

"Giallo"-filmoj karakteriziĝas por komplikaj murdaj scenoj kun ekscesa sango, stileca kamerafaro, kaj stranga muziko. La literatura mistera elemento estas brida, sed kombinita kun la moderna seria-mortigula hororo, kaj filtrita tra la longviva tradicio de opero kaj granda dramo de italo. Ili ankaŭ havas grandajn sumojn de nudeco kaj amoro. Ankaŭ, ofte la filmoj okazas en la fasona mondo, do fasono en la filmoj estas tre ofte vere stileca.

"Gialli" ofte uzas fortajn psikologajn temojn de frenezo, fremdeco, kaj paranojo. Ili tre ofte uzas freŭdan psikologion, do ofte, la mistero temas pri infaneco aŭ sekseco.

Evoluo redakti

La unuaj filmoj kiuj kreis la kinan ĝenron "giallo" estas "La ragazza che sapeva troppo", aŭ "La knabino kiu konis tro multe", esperante, de Mario Bava. La titolo estas referenco al la fama filmo de Alfred Hitchcock, "La viro kiu konas tro multe". Ĉi tiu denove fondas ligojn kun Usona kulturo. Dum la filmo de Bava, "Sango kaj Nigra Punto", la arketipa figuro estis la maskigita mortigulo kun ledaj gantoj.

Baldaŭ, la "giallo" iĝis mem ĝenro, kun siaj propraj reguloj kaj kun tipa itala tuŝo: aldonaj markotoj de intenca koloro kaj stilo. La teremino "giallo" iĝis sinonima kun peza, teatra, stiligita vida elemento.