Gian Vincenzo Pinelli

Gian Vincenzo Pinelli (1535-1601) estis notinda itala botanikisto, bibliofilo, humanisto, kuracisto, lingvisto kaj mentoro de Galilejo. Lia beletra korespondaĵaro centrigis lin en la mezo de la plej reputacia reto da virtuozoj. Li kreis Botanikan Ĝardenon de Napolo kaj korespondis kun la patro de la itala botaniko Luca Ghini, kiu malfermis la pordon al la teknikoj pri plantosekigado kaj vegetala materialo instigante lin al kreado de herbejo, kies leteroj estis publikigitaj post la morto de Ghini.

Giovanni Vincenzo Pinelli
(1535-1601)
botanicus Italicus Proprietulo de unu el la plej riĉaj bibliotekoj en la 16-a jarcento.
botanicus Italicus
Proprietulo de unu el la plej riĉaj bibliotekoj en la 16-a jarcento.
Persona informo
Naskiĝo 1535
en Napolo,  Italio
Morto 31-a de aŭgusto 1601
en Padovo,  Italio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Ĝenova Respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo, Botanika Ĝardeno de Napolo
Familio
Dinastio Pinelli vd
Profesio
Okupo botanikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li estis filo de Cosmo kaj Clementina Ravascheria, li havis kvin gefratojn, nome, Lucrezia, Galeazzo, lia ĝemela fratino Cornelia, Carlo e Giulia. La juna Gian Vincezo estis fragila pri sano kaj unu el liaj okuloj vundiĝis dum infanludo. Li ĉiam sin dediĉis al la studoj: lia unua instruanto pri la latina kaj la greka lingvoj estis la beletristo kaj filozofo Gian Paolo Vernaglione, dum Bartolomeo Maranta (1500-1571), lernanto de Luca Ghini estis lia instruanto pri botaniko kaj medicino.

La belga komponisto Philippe Van den Berge (1521-1603), li konata per sia itala nomo, Filippo de Monte, fariĝis lia instruisto pri muziko. Dotita per granda intelekta kapablo (li konis la latinan, grekan, hebrean, francan kaj hispanan lingvojn), li ekloĝis en Padovo por studi juron en la fama universitato. Post komenca malakcepto, lia deziro estis plenumita de sia patro, en 1558, kiu havis esperon pri estonta eklezia vivo por sia filo, en la Apostola Ĉambro de la Roma Kurio. Sed en la studio de Padovo, la juna Pinelli ne sukcesis diplomiĝi preferante sin dediĉi al la kultivo de la propraj interesoj per aŭtonoma maniero.

En la unuaj jaroj de sia restado en Padovo, li faris amikrilatojn kun pluraj intelektuloj tiaj kiaj Paolo Manuzio (1512-1574) kaj poste kun lia filo Aldo Manuzio la Juna (1547-1597), la humanisto Gianfrancesco Mussato (1533-1613), la matematikisto Guidobaldo Del Monte (1545-1607), la estonta kardinalo Agostino Valier (1531-1606), la kardinalo Giovanni Aldobrandini (1525-1573) kaj la estonta papo Ippolito Aldobrandini.

Baldaŭ lia reputacio kiel erudicia homo dissemiĝis tre for de la veneciaj limoj kaj lia domo en Padovo fariĝis renkontiĝo-centro de la tuta intelektularo de la urbo. Lia biblioteko fariĝis deviga celo en la vizitoj al la urbo kaj kelkaj el liaj gastoj estis Galileo Galilei, Justus Lipsius, Ĝirolamo Mercuriale, Sperone Speroni (1500-1588), Girolamo Fabrici d’Acquapendente, Melchiorre Guilandino (1520-1589), Thomas Segeth (1569-1627), Claude Dupuy (1545-1594), Hendrik van der Putten (1574-1646), Nicolas-Claude Fabri de Peiresc (1580-1637), Torquato Tasso, Donato Giannotti (1492-1573), Giovanni Botero (1544-1617), krom ankaŭ Roberto Bellarmino, Cesare Baronio e Federico Borromeo.

Malgraŭ ke li estis dotita de natura fableco, Pinelli estis homo kies privata vivo estis tre fermita. Li elektis por si mem ian formon de aristokrata izoleco, kie li rezignis al partoprenado en sociaj okazaĵoj tiaj kiaj baloj, spektakloj aŭ bankedoj. Krom tio, pro sia karaktero, li estis ĉiam rezista en alies komunikado pri siaj pensoj kaj ideoj, eĉ rilate al sia plej intimaj amikoj, al kiuj tamen li dediĉis sian tutan tempon kiam temis pri erudicio kaj esploro.

Verko redakti

  • Ex herbario graeco manuscripto, pictisque plantis illustrato observationes quaedam., Milano, Veneranda Biblioteca Ambrosiana

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti