Gibsona albatroso (Diomedea antipodensis gibsoni), konata ankaŭ kiel Aŭklanda vagalbatrosoGibsona vagalbatroso, estas granda marbirdo de la grupo de grandaj albatrosoj el la albatrosa familio de Diomedeedoj. La komuna nomo kaj la trinomo rememoras la personon de John Douglas Gibson, nome amatora ornitologo de Aŭstralio kiu studis albatrosojn ĉe la marbordo de Novsudkimrio dum tridek jaroj.[1]

Gibson's Albatross 0A2A4153.jpg
Gibson's Albatross
Plenkreska
Malplenkreska

Taksonomio redakti

Por fakuloj kiuj akceptas la disigon de la Antipoda albatroso el la Vagalbatroso, la Gibsona estas subspecio de la Antipoda. Por fakuloj kiuj ne akceptas la disigon, la Gibsona estas subspecio de la Vagalbatroso. Ĝi estas ankaŭ foje konsiderata certa specio.[2][3][4]

Notoj redakti

  1. Sefton, Allan (1985). “Obituary”, The Emu 85-86, p. 135. 
  2. Gibson’s Albatross. Species Profile and Threats Database. Dept of Sustainability, Environment, Water, Population and Communities, Australia (2012). Alirita 2012-11-27.
  3. Christidis, Les; & Boles, Walter E.. (2006) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Melbourne: CSIRO Publishing, p. 84–87. ISBN 9780643065116.
  4. Diomedea gibsoni. BirdLife data zone: Species factsheet. BirdLife International (2012). Alirita 2012-11-29.