Gigaherco

mezurunuo de frekvenco; miliardo da hercoj

Gigaherco (GHz) estas unu miliardo (109) da cikloj je sekundo (Hz), mezurunuo de frekvenco. Ĝi do estas la miliardoblo de herco.

Gigaherco en radiado redakti

La elektromagnetaj ondoj kun la subaj bendoj je frekvencoj estas mikroondoj:

  • UHF (angle Ultra High Frequency = trans-alta frekvenco) 0,3 - 3 GHz,
  • SHF (angle Super High Frequency = super-alta frekvenco) 3 - 30 GHz,
  • EHF (angle Extremely High Frequency = ekstreme alta frekvenco) 30--300 GHz.

Por precize distingi malsamajn klasojn de klistronoj kaj de aliajn fontoj kiuj servas produkti tiujn mikroondojn, la sekvantaj bendoj estis difinitaj per majuskla litero.


Bendo Frekvenco
P 0,225–0,390 GHz
L 0,390–1,550 GHz
S 1,550–4,20 GHz
C 4,20–5,75 GHz
X 5,75–10,90 GHz
K 10,90–36,0 GHz
Q 36,0–46,0 GHz
V 46,0–56,0 GHz
W 56,0-100 GHz

Uzadoj de gigahercoj redakti

Nombro de gigahercoj estis frekvenco:

de ĉefa horloĝo (takto) de la CPUj ekde 2000 en komputiko,

de poŝtelefonoj,

de GSM,

de mikroondiloj,

de satelitoj por televidaj programoj,

de radaroj kontrolantaj la rapidojn de veturiloj,

aŭ de radioastronomio...

Vidu ankaŭ redakti