Giganta eŭkalipto

La Giganta eŭkalipto (Eucalyptus regnans), ankaŭ nomata reĝa eŭkalipto, estas plantospecio el la genro de la eŭkaliptoj (Eucalyptus) ene de la familio de la Mirtacoj (Myrtaceae). Ĝia hejmlando estas Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Giganta eŭkalipto

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj, Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj, Myrtales
Familio: Mirtacoj, Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto, Eucalyptus
Specio: Giganta eŭkalipto, E. regnans
Giganta eŭkalipto, Eucalyptus regnans
F.MUELL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La giganta eŭkalipto kreskas kiel ĉiamverda arbo, kiu atingas aĝon de ĉ. 400 jaroj. La arbo estas tre rapide kreskanta; en la plej bonaj kreskejoj ĝi povas kreski je 65 m en 50 jaroj. Ĝi estas konsiderata kiel la plej alta foliarbo de la mondo, eventuale eĉ la plej alta arbo entute. Ekzemple arbo faligita en 1872 havis alton de 132 m. La hodiaŭa plej alta speco de tiu eŭkalipto nome „Centurion“ staras en Tasmanio, sed ĝi altas „nur“ 99,6 metrojn, dum la plej alta sekvojo (Sequoia sempervirens) havas 110 metrojn kaj staras en Kalifornio.

La reĝa eŭkalipto formas mallarĝan arbokronon kaj rektan trunkon. La arboŝelo estas griza kaj je la bazo malfajne sulkigita, super tio la arboŝelo estas glata.

La folioj havas tigon kaj foliplaton. La tigo estas ruĝeca. La simpla verda ĝis grize-verda foliplato longas 9 ĝis 14 cm kaj larĝas 1,5 ĝis 2,5 cm. La formo estas oblonga kaj serpoforma kun akra pinto. La folirando estas glata.

El 9 ĝis 15 floroj estas en floraro. La duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj havas diametron de unu centimetro. La kapsulfruktoj longas 5 ĝis 9 mm.

Disvastigo redakti

La hejmregiono de tiu eŭkalipto estas sudorienta Aŭstralio en la ŝtato Viktorio kaj la insulo Tasmanio. Ĝi tie kreskas en pli malvarmetaj regionoj kun alta jara precipitaĵo de pli ol 1200 mm. La arbo kreskas ĝis alteco de ĉ. 1000 metroj.

Uzado redakti

La eŭkalipto estas kultivata ofte en forsto. La ceteraj praarbaroj kun malnovaj gigantaj eŭkaliptoj malaperas draste. La ligno estas uzata por fari paperon.

Eksteraj ligiloj redakti