Gilbert Newton Lewis

Gilbert Newton LEWIS naskiĝis la 23-an de oktobro 1875 en Weymouth, Massachusetts kaj mortis la 23-an de marto 1946 en Berkeley, Kalifornio. Li estis usona kemiisto.

Gilbert Newton Lewis
Persona informo
Gilbert Newton Lewis
Naskonomo Gilbert Newton Lewis
Naskiĝo 23-an de oktobro 1875 (1875-10-23)
en Weymouth
Morto 23-an de marto 1946 (1946-03-23) (70-jaraĝa)
en Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardMasaĉuseca Instituto de Teknologio vd
Profesio
Okupo kemiistofizikisto • universitata instruisto • verkisto de nefikcio vd
Laborkampo fizika kemio vd
Doktoreca konsilisto Theodore William Richards vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de juristo, li estis frumatura infano edukita hejme ĝis la translokiĝo de sia familio al Nebraska en 1884.

En 1908 li eldonis la unuan el multaj verkoj pri relativeco, en kiu li trovis rilaton inter maso kaj energio en malsama vojo de Albert Einstein.

La 21-an de junio 1912 li edziĝis al Mary Hinckley Sheldon, filino de profesoro de Harvard pri latinidaj lingvoj. Ili havis du filojn, ambaŭ profesoroj pri kemio, kaj unu filinon.

Li studis kemian ligon kaj acidojn.

En 1926, li kreis la vorton "fotono" por la plej malgranda unuo de radia energio.

Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1929.