Gilbert de Clare (1-a grafo de Pembroke)

Gilbert de Clare (n. ĉirkaŭ 1100, m. la 6-an de januaro 1148) estis la unua grafo de Pembrokeshire, Kimrio.

Gilbert de Clare
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1100
en Tonbridge
Morto 6-an de januaro 1148 (1148-01-06)
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Patro Gilbert Fitz Richard vd
Patrino Alice de Clermont vd
Gefratoj Rohese de Clare • Richard Fitz Gilbert de Clare • Baldwin of Clare vd
Edz(in)o Isabel de Beaumont vd
Infanoj Richard de Clare • Basilea de Clare vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li estis filo de Gilbert FitzRichard (grafo de Clare) kaj Alica (aŭ Adeliza) de Claremont. De siaj onkloj Roĝero kaj Valtero li heredis bienojn en Normandio kaj Kimrio. En 1138 reĝo Stefano (Anglio) donis al li la titolon grafo de Pembroke; li ricevis ankaŭ Kastelon Pevensey, Sussex, kie li kutimis loĝi en ĉambro super la halego de kie eblis trarigardi la tutan ĉirkaŭan regionon.

Post Stefano malvenkis ĉe Lincoln en 1141, Gilbert de Clare aliĝis al Matilda kiam tiu regajnis Londonon, sed malfrue de 1141 li ĉeestis la kronadon de Stefano ĉe Canterbury, Kent. Li partoprenis komploton kontraŭ Stefano estrata de Gotfredo la 5-a (Anĵuo) (edzo de Matilda), sed, post kiam tio malsukcesis, li reamikiĝis al la reĝo kaj subtenis lin dum lia 1142-a sieĝo de Oksfordo.

En 1147 li ribelis kontraŭ Stefano ĉar tiu rifuzis doni al li kastelojn ceditajn de lia nevo Gilbert (2-a grafo de Hertford). Tuj Stefano marŝis kontraŭ li kaj li nur malfacile eskapis. Ŝajne li reamikiĝis al Stefano antaŭ sia morto la sekvantan jaron.

Edzino kaj idoj redakti

Ĉirkaŭ 1130 Gilbert edziĝis al Isabel de Beaumont (ĉ. 1002 - ĉirkaŭ 1172), kiu estis filino de Robert de Beaumont (1-a grafo de Leicester) kaj antaŭa amatino de Henriko la 1-a (Anglio). Ili havis kvar idojn: