Gilbertus Anglicus

Gilberto de Anglio (1180-1250) estis brita mezepoka kuracisto, primedicina verkisto kaj aŭtoro de la verko "Compendium Medicinae" (ĉirkaŭ 1230), originale verkita en la latina, unu el la plej interesaj medicinaj tekstoj en la mezepoko uzata kaj studata de fakuloj ĝis la 17-a jarcento. La eleganta lingvaĵo kaj la efika konstruo de la verko estis la kaŭzo de ĝia granda sukceso. La kuracisto de Würzburg, Ortolf von Baierland (1290), uzis ĝin kiel fonton en sia verko "Arzneibuch" ("Medicina libro").[1]

Gilbertus Anglicus
(1180-1250)
"Compendium medicinae", verko eldonita en 1510.
"Compendium medicinae", verko eldonita en 1510.
Persona informo
Naskiĝo 1180
en  Anglio
Morto 1250
en  Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Montpellier, Universitato de Bolonjo, Medicina lernejo de Salerno, Universitato de Parizo
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Oni scias ke li studis medicinon en la Medicina Lernejo de Salerno sub gvidado de la renoma kirurgo Roĝero de Parma. Poste, li atestis la ĉarton de Hubert Walter, kiel ĉefepiskopo de Canterbury. En 1205, li ŝajne estis la "Magister Gilbertus del Egle" kiu prizorgis la ĉefespiskopon el lia mortolito. Aliaj fontoj asertas ke ĉirkaŭ tiuepoke Gilberto estis serve de Robert de Breteuil, Grafo de Leicester (1204). Kelkaj kreditas al li ricevon de eklezia pago kaj eble li atestis ĉarton kiel kuracisto de la reĝo Johano.

La kompilado de lia "Compendium" kaj la arabaj fontoj uzataj por ties komponado elmontras ke ĝi ne kompletiĝis antaŭ ol 1230-1240. Oni kredas ke li vizitadis aliajn klerajn centrojn pri medicina kaj filozofia lernado, ekzemple Parizo, Montpellier kaj Salerno, ol tiujn trovitajn en Anglio tiuepoke. La unuaj referencoj de Gilberto pri Averroes samkiel lia asocio kun Gilles de Corbeil kaj Richard de Wendover[2] indikas lian ĉeeston en Montpeliero.

Gilberto ne asertas ke li estis la originala kreinto de la tuta materialo uzita en sia libro. Li plurfoje mencias Roĝero-n de Parma kaj agnoskas ke lia verko multe ŝuldas al la grekaj kuracistoj tiaj kiaj Klaŭdo Galeno, Hipokrato de Kos, Teofilo Protospatario, kaj al la arabaj kuracistoj tiaj kiaj Averroes kaj Aviceno samkiel sennombro da majstroj de la Medicina Lernejo de Salerno, en Italio. La "Kompendio" kovras ĉiujn aspektojn pri medicino kaj kirurgio samkiel pri kelkaj religiaj kuracoj, la forto de la preĝoj kaj magiaĵo. Ĝi dividigas en sep ĉapitroj kiuj traktas pri febroj, la kapo (De dolore capitis et eius speciebus), la sensorganoj, la spirorganoj, la digestorganoj, la humuroj kaj en la lasta libro pri la virinaj malsanoj, samkiel pri konsiloj al vojaĝantoj, kiel ekbruligi fajron, pri antidotoj kaj venenoj.[3]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Research Gate
  2. Wikisource
  3. Archives in London. Arkivita el la originalo je 2017-01-31. Alirita 2017-01-19.