Gildohalo (Londono)

La Londona Gildohalo estas komplekso de konstruaĵoj en la urbocentro de la ĉefurbo de Anglio. Ĝi situas en la strato Basinghall kaj dum pluraj jarcentoj havis la funkcion de urbodomo. Nuntempe ĝi ampleksas reprezentajn salonojn de la urba administrejo. Krome en la konstruaĵaro troviĝas arta muzeo, fondita dum la jaro 1999 sub la nomo Guildhall Art Gallery.

Gildohalo
Guildhall
municipa administrejokonstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo • georga arkitekturo vd
Arkitekto Giles Gilbert Scott • George Dance the Younger vd
Estiĝo 1440
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo City
Situo
Geografia situo 51° 30′ 57″ N, 0° 5′ 30″ U (mapo)51.515894-0.091791000000001Koordinatoj: 51° 30′ 57″ N, 0° 5′ 30″ U (mapo)
Gildohalo (Granda Londono)
Gildohalo (Granda Londono)
DEC
Gildohalo
Gildohalo
Situo de Gildohalo
Map
Gildohalo
Retejo http://www.guildhall.cityoflondon.gov.uk/
vdr
La londona gildohalo ĉirkaŭ la jaro 1860

Historio redakti

Dum la antikva epoko en la loko, kie nun situas la gildohalo, troviĉis la plej granda amfiteatro de la romia provinco Britannia. La plej aĝaj partoj de la mezepoka gildohalo konstruiĝis dum 1411. La gildohalaj konstruaĵoj dum la granda urba brulo de la jaro 1666 forte difektiĝis, sed la mezepokaj eksteraj muroj restis kaj la interno dum la jaro 1670 rekonstruiĝis. Dum la fortaj bombadoj de la jaro 1940 kadre de la Dua Mondmilito denove tre damaĝis la konstruaĵaron. La rekonstruo okazis dum la jaroj 1953 kaj 1954 laŭ planoj de la arkitekto Giles Gilbert Scott.

La gildohalo en la historio de Esperanto redakti

 
La interno de la londona gildohalo antaŭ la jaro 1900

Ludoviko Lazaro Zamenhof post la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo (Britio) (angle:Cambrigde) dum somero 1907 en la londona gildohalo faris faman paroladon. Eltranĉaĵo de ĝi videblas en la vikipedia paĝo pri "patriotismo".

En la parolado li unue rifuzas, ke li deziras esti la Papo de Esperanto. Li substrekas, ke li simple intencis krei ilon por interkompreniĝo. Alia lingva projekto povus esti pli bona, sed Esperanto funkcias sur netuŝebla fundamento.

Rilate patriotismo li rifuzas la ŝovinismon. Li indikas, ke lia naskiĝlando estas Litovio, kiun li forlasis kiel juna knabo, sed neniam povas forgesi.

Grupo de kongresanoj estis akceptita de Vezey Strong, kiu anstataŭis la tiaman urbestron, kaj mem estis Esperantisto.


 
Anonco en "La Revuo" de 1907 por gvidlibro tra Londono

Eksteraj ligiloj redakti