Gimnazio de F. X. Šalda

Gimnazio de F. X. Šalda esas la plej malnova ĉeĥa gimnazio en Liberec. Ĝi estis fondita la 19-an de septembro 1919. La gimnazio ofertas edukadon en okjara, sesjara kaj kvarjara studprogramo. Ekde  1991 tie realiĝas projekto de dulingva instruado, nome parto de instruado okazas en la germana. La gimnazio situas en la kvartalo Růžodol I nordokcidente de la urbo en strato Partyzánská.

Gimnazio de F. X. Šalda
gimnazio
Informoj
fondodato 1-a de aprilo 2001
Situo
Geografia situo 50° 46′ 16″ N, 15° 2′ 4″ O (mapo)50.771115.0344Koordinatoj: 50° 46′ 16″ N, 15° 2′ 4″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Liberec
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Gimnazio de F. X. Šalda (Ĉeĥio)
Gimnazio de F. X. Šalda (Ĉeĥio)
DEC
Gimnazio de F. X. Šalda
Gimnazio de F. X. Šalda
Map
Gimnazio de F. X. Šalda
vdr

Historio redakti

Kun la ideo fondi ĉeĥan gimnazion en Liberec venis kuracisto  Václav Šamánek en 1907, tamen pro malaprobo de la aŭstria registaro oni sukcesis malfermi la lernejon nur post finiĝo de la unua mondmilito. Regula instruado estis komencita la 19-an de septembro 1919, tiam ankoraŭ en la Ĉeĥa Ŝtata Reforma Reala Gimnazio en Liberec en la Hálek-strato. La instruado estis rompita la 25-an de septembro 1938 kaj renovigita nur en 1945. La gimnazio ofte ŝanĝis sian lokon en Liberec kaj ankaŭ sian nomon. Laŭ literatura kritikisto, poeto kaj sciencisto  František Xaver Šalda, kiu estis naskiĝinto en Liberec, ĝi estis nomita la 10-an de julio 1946. La  29-an de septembro 1986 estis inaŭgurita konstruaĵo en la strato Partyzánská kaj la  26-an de oktobro 1989 la lernejo fariĝis parto de organizo  ASPnet (reto de lernejoj aliĝintaj al UNESCO). La 2-an de marto 2007 grupo de studentoj enskribiĝis en Guinness-libron de rekordoj, ĉar ili kapablis dum horoj lerni matematikon.[1]

Reference redakti

  1. Studenti se učili matematiku 40 hodin.