Giordano Bruno

itala Dominikano, filozofo, matematikisto, kosmologo, kaj poeto

Giordano BRUNO (prononco laŭ IFA d͡ʒɔrˈdano ˈbruno, per esperantaj literoj [ĝorDAno BRUno], esperantigite Ĝordano Bruno) naskita en 1548 en Nola (Italio), ekzekutita kiel herezulo la 17-an de februaro 1600 en Romo, estis itala monaĥo kaj filozofo.

Giordano Bruno
Persona informo
Giordano Bruno
Iordanus Brunus Nolanus
Naskonomo Filippo Bruno
Naskiĝo 31-an de decembro 1547 (1547-12-31)
en Nola,  Reĝlando de Napolo
Morto 17-an de februaro 1600 (1600-02-17) (52-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per morto sur brulŝtiparo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaitala vd
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo vd
Alma mater Universitato de Napolo vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo astronomofilozofo • poeto • verkisto • universitata instruisto • astrologo • matematikisto • romkatolika sacerdoto vd
Laborkampo filozofiokosmologio vd
Aktiva en Wittenberg vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bruno, baptita je la nomo Filippo, post studado en Napolo en 1565 aniĝis en la ordeno de la dominikanoj kaj alprenas la ordenan nomon Giordano.

Li interesiĝis pri la teorio de Koperniko pri la suncentreco de la universo kaj pluevoluigis ĝin. Interalie li asertis, ke steloj estas similaj al la Suno. Liaj opinioj estis kontraŭ la dogmoj de la kristanismo, kaj ĉar li ne emis al diplomateco, li renkontis multe da rezisto kaj malamikeco.

Je la 22-a de majo 1592 la inkvizicio arestis lin; post severa pridemandado li reprenis siajn teoriojn. Tamen oni en 1593 transportis lin al Romo kaj malliberigis lin en la papa Kastelo de la Anĝeloj. Sep jarojn li malliberis, dum oni preparis proceson kontraŭ li.

Je la 8-a de januaro 1600 li estis ekskomunikita kaj kondamnita al morto sur ŝtiparo, precipe ĉar li ne akceptis la personan kaj triunuan dion de katolikismo kaj la plenan homecon de Jesuo Kristo. Bruno komentis la verdikton per "kun pli da timo vi proklamas la verdikton, ol mi ĝin akceptas".

Bruno estis torturata kaj je la 17-a de februaro 1600 ŝtiparumita sur placo Campo dei Fiori. Liaj verkoj eniris la indekson de malpermesitaj libroj kaj tie restis ĝis 1965 (nuligo de la indekso).

400 jarojn post lia ekzekuto la katolika eklezio, pere de papo Johano Paŭlo la 2-a, oficiale esprimis "profundan doloron" kaj konfesis, ke ĝi eraris kondamnante Brunon al morto.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti