Giorgi Saakadze (naskiĝis ĉ. 1580, mortis la 3-an de oktobro 1629) estis kartvela militisto, nacia heroo de Kartvelio.

Giorgi Saakadze
Persona informo
Naskonomo გიორგი სააკაძე
Naskiĝo 30-an de novembro 1569 (1569-11-30)
en Kingdom of Kartli
Morto 3-an de oktobro 1629 (1629-10-03) (59-jaraĝa)
en Halepo
Ŝtataneco Kartvelio
vdr

En la 90-aj jaroj de la 16-a jarcento soldatservis en armeo de kartvela reĝlando Kartli kontraŭ Turkio. Dum sekvaj jaroj rapide avancis, interalie danke al geedzeco de lia fratino kun reganto de la lando. Li iĝis guberniestro de Tbilisi, fronte de kartvelaj taĉmentoj batalis kontraŭ Turkio kaj Persio strebantaj subigi reĝlandojn de Kartvelio. Li venkis turkojn en 1609 en la batalo de Taŝiskari. Post murdo de la reĝo fare de komplotintoj en 1612, proksime ligita kun la mortinto, estis devigita fuĝi al Persio, kie islamiĝis iĝante konsilisto de la ŝaĥo de Persio. En 1623 estis unu el la persaj militistoj dum militiroj kontraŭ Bagdado kaj Kandaharo. En 1625 partoprenis en ekspedicio kontraŭ Kartvelio, tamen dum ĝia daŭro transiris al la flanko de samlandanoj, ekkomandis la kartvelan armeon kaj venkis la persan armeon apud Marabda, ĝis ektronigo de Kartli kaj Kaĥeti fare de Teimuraz la 1-a. Baldaŭ ekziligita de Teimuraz, fuĝis al Turkio, kie iĝis komandanto de turka armeo dum venkaj kampanjoj kontraŭ Persio en la jaroj 1627-1628. Kiam decidis reveni al sia patrio estis mortigita de turkaj regopovoj en 1629.