Giorgio Chiellini

itala futbalisto

Giorgio Chiellini (prononco [ˈdʒordʒo kjelˈlini]) estas itala futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la  14-an de aŭgusto 1984(nun 1984-08-14) en Pisa, do nun estas 39-jara. Ekde la jaro 2005 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino.

Giorgio Chiellini
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1984 (1984-08-14) (39-jaraĝa)
en Pizo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Torino
Okupo
Okupo futbalisto • advokato
TTT
Retejo http://www.giorgiochiellini.com/
vdr
Giorgio Chiellini

Krome Giorgio Chiellini ekde la jaro 2004 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo.