Georgo Vala (1447-1500) (naskiĝis en Piacenza, en la 1447 - mortis en Venezio, en la 23-a de januaro 1500) estis itala humanisto, filologo, kuracisto, latinisto, matematikisto kaj tradukisto.

Georgo Valla
(1447-1500)
De urinae significatione... 1529
De urinae significatione... 1529
Persona informo
Naskiĝo 1447
en Piacenza,  Italio
Morto 23-a de januaro 1500
en Venezio,  Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Napolo
Universitato de Pavio
Profesio
Okupo matematikisto • Hellenists • muzika teoriisto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Andrea Valla kaj Cornelia Corvini, kaj kuzino de Lorenzo Valla. Li studis unue en Piaĉenco kaj poste en Milano, kie Konstantino Laskaris (1433-1501)[1] estis lia profesoro pri la greka. Protektita de la kondotiero Gian Giacomo Trivulzio (1442-1518)[2], kelkatempe li estis mentoro de Francisko Sforza (1401-1466)[3]. Li vizitadis la Universitaton de Napolo kaj poste tiun de Pavio, kie li diplomiĝis sub la direktado de Laskaris, kiu instruis al li la grekan kaj Giovanni Marliani (1420-1483)[4], profesoro pri matematiko kaj medicino. Li konatiĝis kun Leonardo da Vinci kaj pli malfrue instruis retorikon en Milano, Pavio (1466-1485) kaj Ĝenovo (1485) kie li okupis la vakantan katedron de la humanisto Giorgio Merula (1430-1494)[5], apogita de Hermolaus Barbarus, la Juna (1454-1493)[6], ambasadoro de Venecio en Milano.

Lia restado en Venecio permesis al li la intensigadon de siaj filologiaj kaj sciencaj rilatoj kun la plej elstaraj intelektuloj de la eŭropa socieco kaj teksi profitodonajn interrilatojn kun la povohavaj veneciaj estroj same kiel la familioj de Leonardo Loredan (1436-1521)[7] kaj Pietro Mocenigo (1406-1476)[8]. En Venecio li restis ĝis sia morto, ĉiam okupita, kaj kun la tradukaĵoj, kaj ĉe la kompilado de sia ĉefa verko: "De expetendis et fugiendis rebus", kiu publikiĝus nur post lia morto, far sia filo Giovanni Pietro da Cademosto. Ĉi verko faris uzon da intensa traduklaboro de la tekstoj je la grekaj matematikistoj, ĉefe de Arkimedo, kies teksto de la 9-a jarcento dumtempe perdiĝis. En tiu verko ankaŭ oni trovas tradukojn de Eŭklido kaj Ptolemeo.

En 1496, li estis arestita kaŭze de siaj amikligiloj kun Trivulzio: en tiu jaro la Respubliko de Venecio estis farinta striktan aliancon kun Ludoviko il Moro (1452-1508) cele al alfrontado de Karlo la 8-a, reĝo de Francio, kiu, siavice, estis aliancito de Trivulzio. Li restis areste dum ok monatoj, kaj sekve li estis liberiĝinta pro manko de pruvoj flanke de siaj akuzintoj.

Verkoj redakti

  • De orthographia (1495), Vienne
  • De expedita ratione argumentandi (1498, represita en Bazelo en 1529).
  • Logica (1498), Venecio.
  • De simplicium natura (1528) Strasburgo : traktaĵo pri farmakologio
  • Georgii Vallae Placentini viri class. De expetendis et fugiendis rebus (1501, 40 libroj en 2 vol.), presita de Aldo Manuzio, Venecio.
  • Galeni introductorium ad medicinam Georgio Valla interprete (1491), presita de Bartholomaeus de Zanis, Venecio
  • Opus magnorum moralium Aristotelis (1522), avec trad. latine de Girardo Ruffo Vaccariensi, Paris. Consultable sur Gallica - Bibliothèque nationale de France
  • Juvenalis cum tribus commentariis (1485), represita 1495), Venecio.
  • M. Tullii Ciceronis epistolae familiares (1505), Liono
  • PrefacoKomentoj pri Juvenalo far Antonio Mancinelli (1494), Venise.
  • Galeni ad medicinam introductorium a Giorgio Valla e Graeco in Latinum conversum, Milano 1481.
  • Commentaria in Ciceronis topica, de fato, de universitate, Venecio 1485.
  • Juvenalis saturae cum commentario G. Vallae, Venecio 1486.
  • Astronomici Veteres, Venecio 1488.
  • Alexandri Aphrodisiensis problemata, Venecio 1488.
  • Aristotelis magna moralia, Venecio 1496.
  • Cleonidis harmonicum introductorium, Venecio 1497.
  • Nicephoris De arte disserendi.
    • De expedita ratione argumentandi.
    • Euclidis elementorum liber XIV.
    • Hypsiclis interpretatio eiusdem libri Euclidis.
    • Procli Diadochi de fabrica usuque astrolabi.
    • Nicephori Astrolabi expositio.
    • Aristarchi De distantia et magnitudine lunae et solis.
    • Timaei Locri De mundo.
    • Cleonidis musica.
    • Eusebii de quibusdam theologicis ambiguitatibus.
    • Cleomedis de mundo.
    • Athenagorae de resurrectione.
    • Aristotelis de coelo, Poetica, Magna moralia.
    • Pselli de victus ratione.
    • Galeni de optima corporis nostri confirmatione,
    • De bono corporis habitu
    • De inaequali distemperantia
    • De praesagitura
    • Praesagium experientia confirmatum.
    • Alexandri Aphrodisiensis de febribus.
    • Rhazis de pestilentia, Venecio [[1498.
  • De expetendis et fugiendis rebus opus, Venecio 1501.
  • G. Valla, Commentaria in Ptolomaei quadripartitum, in Ciceronis partitiones et Tusculanae quaestiones, in Plinii naturalis historiae lib. II, Venecio 1502.
  • De simplicium natura - 1528

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj