Giovan Battista Perasso

Giovan Battista Perasso estas populara historia patrioto de la historio de Ĝenovo de la 18-a jarcento pli vaste konata kiel il Balilla.

Giovan Battista Perasso
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1735 (1735-01-01)
en Ĝenovo
Morto 1-an de januaro 1781 (1781-01-01) (46-jaraĝa)
en Ĝenovo
Okupo
Okupo revoluciulo
vdr

La vera identeco de Balilla estas duba, sed oni konsideras ke li estis la junulo kiu la 5-an de decembro 1746 ekis la popolan ribelon kontraŭ la okupanta Habsburga Imperio en la ĝenova kvartalo Portoria.

La bubo incitis la popolon ribeli per ĵeto de ŝtono al aŭstro-piemontaj trupoj kiuj tiutempe okupis la urbon, sub gvidado de la guberniestro Antoniotto Botta Adorno. La urbo ja estis aliancita kun Hispanio kaj Francio.

Tiel la 10-a de decembro 1746 la urbo liberiĝis de la aŭstraj trupoj.

La kaŭzo de la ekribelo estis la perforto de iuj aŭstraj soldatoj, kiuj postulis ke la pasantaj popolanoj helpi ilin puŝi kanonon kies rado estis blokita de koto.

Signifo de "Balilla" redakti

Etimologie, la vorto balilla signifas bubaĉo au knabo, sed ĝi povas ankaŭ veni de Baciccia, kiu estas la karesnomo uzata en Ĝenovo por la nomo Giovan Battista (aŭ Giambattista).

La juna Balilla estas menciata en la itala nacia himno Il Canto degli Italiani, en la kvara strofo:

I bimbi d'Italia / Si chiaman Balilla (la knaboj de Italio nomiĝas Balilla)

Bibliografio redakti