Giovanni Battista Piranesi

Giovanni Battista (ankaŭ Giambattista) Piranesi [dʒoˈvanni batˈtista piraˈnesi]; naskiĝis la 4-an de oktobro 1720, mortis la 9-an de novembro 1778) estis itala novklasikisma artisto fama pro siaj akvafortoj pri Romo kaj pri fikciaj kaj strangetosaj "prizonoj" (Carceri d'Invenzione).

Giovanni Battista Piranesi
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1720 (1720-10-04)
en Mogliano Veneto
Morto 9-an de novembro 1778 (1778-11-09) (58-jaraĝa)
en Romo
Tombo Romo
Lingvoj italavenecia
Ŝtataneco Papa ŜtatoItalio
Familio
Infanoj Francesco Piranesi • Laura Piranesi • Pietro Piranesi
Okupo
Okupo pentristo • arthistoriisto • arkeologoarkitekto • gravuristo per akvaforto • grafikartisto • gravuristo
vdr
La Arko de Trajano ĉe Benevento kiel ĝi estis en la 18-a jarcento aŭ en la imagopovo de Piranesi.
La Koloseo, akvaforto, 1757
La Piramido de Cestio, akvaforto

Biografio redakti

Piranesi naskiĝis en Mogliano Veneto, ĉe Treviso, tiam parto de la Respubliko Venecio. Lia frato Andrea enkondukis lin al la Latino kaj la antikva civilizo, kaj poste li studis kiel arkitekto ĉe sia onklo, Matteo Lucchesi, kiu estis Magistrato delle Acque, nome venecia inĝeniero specializita en elfosado.

El 1740 li estis en Romo kun Marco Foscarini, la venecia sendito al la Vatikano. li loĝis en la Palaco Venecio kaj studis ĉe Giuseppe Vasi, kiu enkondukis lin al la artoj de akvaforto kaj gravuraĵo. Post siaj studoj kun Vasi, li kunlaboris kun lernantoj de la Franca Akademio en Romo por produkti serion de vedute (vidaĵoj) de la urbo; lia unua verko estis Prima parte di Architettura e Prospettive (1743), sekve en 1745 de Varie Vedute di Roma Antica e Moderna.

Bibliografio redakti

 
prizonoj Plato VI - La fumincendio.
 
prizonoj Plato VII - La ponto.
 
Piranesi, prizonoj Plato XI - La Arko kun konkornamo.
  • Ficacci, L. (2000). Giovanni Battista Piranesi: The Complete Etchings. Cologne and Rome.
  • Focillon, Henri (1918). Giovanni Battista Piranesi: Essai de catalogue raisonné de son oeuvre. Paris.
  • Hofer, P., 1973. The Prisons (Le Carceri) - The complete first and second states. New York: Dover publications.
  • Maclaren, Sarah F. (2005). La magnificenza e il suo doppio. Il pensiero estetico di Giovanni Battista Piranesi. Milan: Mimesis.ISBN 88-8483-248-9
  • Miller, N. (1978). Archäologie des Traums. Versuch über Giovanni Battista Piranesi. Munich and Vienna.
  • Tafuri, Manfredo (1986). La sfera e il labirinto : Avanguardia e architettura da Piranesi agli anni ’70. Turin: Giulio Einaudi.
  • Tafuri, Manfredo. (1976). Architecture and Utopia. Design and Capitalist Development. Cambridge, MA/London: MIT Press. tr. Barbara Luigia La Penta.
  • Wilton-Ely, J. (1978). The Mind and Art of Giovanni Battista Piranesi. London: Thames & Hudson.
  • Wilton-Ely, J. (1994). Giovanni Battista Piranesi: The Complete Etchings - an Illustrated Catalogue. Vols. 1 & 2. San Francisco: Alan Wofsy Fine Arts publications.

Eksteraj ligiloj redakti

Antikva Romo
Prizonoj
Verkoj de Giovanni Battista Piranesi (1835–1839)
Aliaj