Giovanni Battista Tiepolo

itala pentristo

Giambattista (aŭ Giovanni Battista) TIEPOLO (Venecio, 5-an de marto 1696 - Madrido, la 27-an de marto 1770) estis itala pentristo kaj konsiderata kiel la lasta pentristo de la Baroko. Li estas unu el la reprezentantoj plej gravaj de la itala Rokoko. Li estis produktiva, kaj laboris ne nur en Italio, sed ankaŭ en Germanio kaj Hispanio.

Giovanni Battista Tiepolo
Persona informo
Naskonomo Giovanni Battista Tiepolo
Naskiĝo 5-an de marto 1696 (1696-03-05)
en Venecio
Morto 27-an de marto 1770 (1770-03-27) (74-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Patro Domenico Tiepolo
Patrino Orsetta Tiepolo
Edz(in)o Maria Cecilia Guardi
Infanoj Giovanni Domenico TiepoloLorenzo Tiepolo
Okupo
Okupo fresco painter • gravuristo • konstrua desegnisto • pentristo • grafikartisto • presisto • gravuristo per akvaforto
Verkoj Ceiling fresco in the staircase of the Würzburg Residence
Apotheosis of Angelo della Vecchia
Apotheosis of Saint Gaetano Thieme
Scipio Africanus Freeing Massiva
Apelles Painting Campaspe
vdr

Giovanni Battista Tiepolo, kune kun Giambattista Pittoni, Canaletto, Giovanni Battista Piazzetta, Giuseppe Maria Crespi kaj Francesco Guardi estas konsiderataj la tradiciaj malnovaj majstroj de tiu periodo.

Sukcese ekde la komenco de sia kariero, Michael Levey priskribis lin kiel "la plej bona ornama pentristo de la 18-a jarcento en Eŭropo, same kiel plej kapabla metiisto."

Galerio redakti