Giovanni Battista Zeno

Giovanni Battista Zeno (1439-1501) estis itala kardinalo kaj episkopo de Vicenza, filo de Nicolò Zeno kaj Elisabetta Barbo, kiu estis nevino de la papo Eŭgeno la 4-a (1383-1447) kaj fratino de la papo Paŭlo la 2-a (1417-1471). Li ankaŭ estis kuzo de la kardinalo Giovanni Michiel (1446-1503). Li studis en la Universitato de Padovo kie li diplomiĝis pri juro, kaj fariĝis kanoniko de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano kaj estis nomumita apostola protonotario. Li aktivis kiel komandora membro de la Abatejo de Sankta Stefano en Carrara Santo Stefano, apartenanta al la diocezo de Padovo, kaj de la Abatejo de Mozza, en la diocezo de Akvilo.

Giovanni Battista Zeno
(1439-1501)
Itala kardinalo
Itala kardinalo
Persona informo
Naskiĝo 1439
en Venecio,  Italio
Morto 8-a de majo 1501
en Padovo,  Italio
Mortis per veneno vd
Tombo Baziliko de Sankta Marko en Venecio vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia onklo, la papo Paŭlo la 2-a lin kreis kardinalo en la konsistorio de la 21-a de novembro 1468. En la18-a de marto 1470, li estis nomumita episkopo de Vicenza kaj ricevis multajn beneficojn de sia onklo. Li partoprenis en la konklavo en 1471, en kiu elektiĝis la papo Siksto la 4-a. En la9-a de junio 1477 li estis nomumita pontifika legato en Venecio. Li ankaŭ aktivis kiel legato en Perugia kaj en Umbria dum la pontifikeco de la papo Siksto la 4-a (1414-1484). En la 7-a de januaro 1480 li estis nomumita kamerlingo de la kardinalaro, posteno kiun li okupis ĝis la 8-a de januaro 1481. Li konstruigis kaj restaŭrigis diversajn preĝejojn en Romo, Verono kaj Kremono. En 1484 li partoprenis en la konklavo, en kiu elektiĝis la papo Inocento la 8-a (1432-1492) kaj en la konklavo de 1492, en kiu la papo Aleksandro la 6-a (1431-1503) estis elektita.

Ĉagrenita pro la krueleco de la papo Aleksandro la 6-a (1431-1503), en la 2-a de januaro 1492 li rezignis la komandorladon de la cisterciana abatejo de Rueda, proksima de Huesca, kaj retiriĝis al Padovo, kie li mortis, probable venenigita. Lia korpo estis portita al Venecio kaj sepultita en la Baziliko de Sankta Marko. Li lasis 200 cent mil dukatojn al la Serenissima sub la kondiĉo ke ĉiujare meso estu celebrata por lia animo, kaj lasis ankaŭ 50 mil eskudojn por karitaj agoj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti