Giovanni FALCONE ([ĝovanni falkone]; naskiĝis la 18-an de majo 1939 en Palermo, mortis la 23-an de majo 1992 en Capaci) estis itala juĝisto kaj famiĝis kiel batalanto kontraŭ mafio.

Giovanni Falcone
Persona informo
Naskonomo Giovanni Salvatore Augusto Falcone
Naskiĝo 18-an de majo 1939 (1939-05-18)
en Palermo
Morto 23-an de majo 1992 (1992-05-23) (53-jaraĝa)
en Capaci
Mortokialo bombado per aŭto
Tombo Palermo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Palermo
Familio
Frat(in)o Maria Falcone
Edz(in)o Francesca Morvillo
Okupo
Okupo magistrato • juĝisto
vdr

Falcone proksimume de 1980 koncentriĝis al la batalo kontraŭ mafio kaj aplikis enketojn pri bankaj kontoj por spuri la vojojn de la mafia mono.

Timigite pro lia agado la itala mafio en 1992 eksplodigis la aŭton de Falcone per 500-kilograma bombo, mortigante lin, lian edzinon kaj tri gardistojn.

Multaj stratoj kaj lernejoj estis nomitaj honore al Falcone. La flughaveno de Palermo portas lian nomon kaj tiun de lia kolego Paolo Borsellino.

Vidu ankaŭ redakti