Giovanni GENTILE (30-an de majo 1875 – 15-an de aprilo 1944) estis itala[1][2] novhegela ideisma filozofo, verkisto, instruisto kaj faŝista politikisto. Li estis influa pro sia provizio de intelekta kaj metafizika bazo por la mondorigardo apartenanta al itala faŝismo, kaj agis kiel kaŝverkisto por verki parton de La Doktrino de Faŝismo (1932) kune kun Benito Mussolini. Li engaĝiĝis en la renesanco de la Hegela ideismo en la itala filozofio kaj ankaŭ disvolvis sian propran pensadsistemon, kiun li nomis ''attualismo" aŭ "aktuala ideismo", kaj kiu estis priskribita kiel la "subjektiva ekstremo de la ideisma tradicio".[3][4][5]

Giovanni Gentile
Persona informo
Giovanni Gentile
Naskonomo Giovanni Gentile
Naskiĝo 29-an de majo 1875 (1875-05-29)
en Castelvetrano
Morto 15-an de aprilo 1944 (1944-04-15) (68-jaraĝa)
Tombo Baziliko Santa Croce vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Liceo classico statale L. Ximenes • Scuola Normale Superiore. Classe di Lettere e Filosofia • Universitato de Florenco vd
Partio Nacifaŝisma Partio vd
Familio
Patro Benedetto Gentile vd
Edz(in)o Erminia Nudi vd
Infanoj Giovanni Gentile • Federico Gentile vd
Profesio
Okupo filozofopedagogopolitikisto • universitata instruisto • literaturkritikisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum sia vivo, Gentile laboris kiel instruisto de filozofia historio ĉe la Universitatoj de Palermo kaj Romio kaj kiel instruisto de teoria filozofio ĉe la Universitato de Pisa. En 1944 li estis murdita far kontraŭfaŝistoj, gviditaj de Bruno Fanciullacci, dum li revenis el Florenco cele pridiskuti la liberigon de kontraŭfaŝistaj aktivistoj.

Filozofio kaj mondorigardo redakti

Lia filozofa, kiu servis kiel bazroko por faŝismo, devenis el sia memkompreno de ontologio kaj epistemologio, en kiuj li trovis argumenton por rifuzo al individuismo kaj akcepto al kolektivismo, kune kun la takso ke la Ŝtato estas la lasta loko kie aŭtoritato kaj lojaleco ekzistas, kaj ekster kiu individueco perdis ĉiun signifon (ideo kiu siavice helpis pravigi la totalismajn trajtojn el faŝismo):[6] Fine, Gentile prognozis socian ordon en kiu ĉiaj oponoj de ajna klaso ne estontus konsideritaj kiel sendepende ekzistantaj unu rilate al la alia; kaj ke 'publikeco' kaj 'privateco' kiel grandaj interpretoj estis nuntempe malveraj altruditaj nocioj far ĉiuj la ceteraj regformoj, inklude de kapitalismo kaj komunismo; kaj ke nur la reciproka totalisma Ŝtato de korporaciisma sindikatismo, tio estas, faŝisma Ŝtato, povus sukcese venki ĉi tiujn problemojn kiuj estas rezulto de la konkretisma logika trompo kontraŭ la ekstera realo kiu estas laŭ Gentile, realo nur en pensado. Tiel, li starigis volon forvenki klasbatalon, kaj anstataŭigi ĝin per ideo de volontulisma klaskunlaborado, en kiu oni emfazu, ne la interklasajn supozitajn malsamojn, sed oni akordigu la interesojn de ĉiuj klasoj por atingi la plej vastan harmonion, pere de la Ŝtato.

La emfazo de Gentile, kiu pririgardas la menson kiel la Absoluton, indikis lian revivigon de la ideisma doktrino pri la aŭtonomeco de onia menso, kiu fervore rifuzas ajnan materialisman dialektikon, kiu emas pririgardi historion kiel sinsekvon de materiaj okazintaĵoj, tiel pravigante denove lian kontraŭon al materiismaj ideologioj, kiel marksismo. [7]

Li ankaŭ starigis la intelektan bazon por la 'memrealigo' (autoctisi) per konkreta pensado, kiu distingis la bonan (aktivan) intelektulon el la malbona (pasiva) intelektulo, liavorte:

''Faŝismo kontraŭbatalas... ne inteligentecon, sed intelektulismon... kiu estas malsano el intelekto... ne konsekvenco de ties trouzado, ĉar intelekto ne povas esti 'trouzita'... ĝi (intelektulismo) devenas el la malvera kredo ke iu homo povas segregacii sin mem el sia propra vivo... estas la sinteno el la skeptikemuloj kaj ĉarlatanoj... la penso ke necesas iu homo por diri ion, kaj alia homo por realigi tion.''

Verkoj redakti

  • Pri la komedioj de Antonfranceso Grazzi, "Il Lasca" (1896)
  • Kritikismo kontraŭ historia materiismo (1897)
  • Rosmini kaj Gioberti (1898)
  • La filozofio de Marx (1899))
  • Filozofio kaj empiriismo (1902)
  • La renaskiĝo de idealismo (1903)
  • Ekde Genovesi ĝis Galluppi (1903)
  • Studoj pri la romia stoikismo de la unua jarcento p.K. (1904)
  • La pluraj eldonoj de De sensu rerum de T. Campanella(1906)
  • Giordano Bruno kaj la historio de kulturo (1907)
  • Bernardino Telesio (1911)
  • La teorio pri menso kiel pura ago (1912)
  • Donato Jaja (1915)
  • Pura sperto kaj historia realeco (1915)
  • La nocio de homo en la Renesanco (1916)
  • "Fundamentoj pri Jurisprudenco" (1916)
  • Ĝenerala teorio de la spirito kiel pura ago (1916)
  • Deveno el la nuntempa filozofio en Italio (1917)
  • Logiksistemo kiel scia teorio (1917)
  • La historia rolo de la itala filozofio (1918)
  • Ĉu estas itala skolo? (1918)
  • Marksismo de Benedetto Croce (1918)
  • La sunsubiro de la historio de Sicilio (1919)
  • Mazzini (1919)
  • La politika realismo de V. Gioberti (1919)
  • Milito kaj fido (1919)
  • Post la venko (1920)
  • Reform of Education (1920)
  • Prelegoj pri religio (1920)
  • Giordano Bruno kaj la pensado de la Renesanco (1920)
  • Arto kaj religio (1920)
  • Bertrando Spaventa (1920)
  • Defendo de filozofio (1920)
  • Historio de la Piedmonta kulturo de la dua duono de la 16a jarcento (1921)
  • Kritikaj eseoj (1921)
  • La filozofio de Dante (1921)
  • Moderna nocio de scienco kaj la universitata problemo (1921)
  • G. Capponi kaj la kulturo de Toskanio de la 20a jarcento (1922)
  • Esplorado pri Renesanco (1923)
  • "Dante kaj Manzoni, eseo pri Arto kaj Religio" (1923)
  • "La profetoj de la unuiĝo de Italio" (1923)
  • Faŝismo el la Registaro al lernejoj (1924)
  • Kio estas faŝismo (1925)
  • The New Middle School (1925)
  • Current Warnings (1926)
  • Kritikaj eseoj (1926)
  • La heredaĵo de Vittorio Alfieri (1926)
  • Faŝisma kulturo (1926)
  • La religia problemo en Italio (1927)
  • La itala pensado de la 19a jarcento (1928)
  • Faŝismo kaj kulturo (1928)
  • La filozofio de faŝismo (1928)
  • "La leĝo de la Granda Konsilio" (1928)
  • Manzoni kaj Leopardi (1929)
  • Origino kaj doktrino de faŝismo (1929)
  • Arta filozofio (1931)
  • La reformo de lernejo en Italio (1932)
  • Enkonduko al filozofio (1933)
  • La virino kaj la infano (1934)
    • "Origino kaj doktrino de faŝismo" (1934)
  • Ekonomio kaj etiko (1934)
  • Leonardo da Vinci (Gentile estis ĉefa kontribuanto, 1935)

Referencoj redakti