Giovanni Luppis [ĝovani lupiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Luppis János estis itala-kroatia-hungarlandana maristo, inventisto, entreprenisto. Lia nobela nomo estis Giovanni Biagio Luppis von Rammer ekde 1869 (Rammer = droniganto).

Giovanni Luppis
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1813 (1813-08-27)
en Rijeko
Morto 11-an de januaro 1875 (1875-01-11) (61-jaraĝa)
en Laglio
Okupo
Okupo mararmea oficiro • inventisto
vdr

Giovanni Luppis [1] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1813 en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio). Li mortis la 11-an de januaro 1875 en Milano.

Biografio redakti

Giovanni Luppis apartenis al la itala minoritato en Kroatio (ankaŭ en Hungara reĝlando kaj Habsburga Imperio). Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste maristan akademion en Venecio. Post siaj studoj li edziĝis kaj li iĝis maristo-oficiro en la Habsburga mararmeo. Li trovis dokumenton, kie li legis pri kreo de praa torpedo, kiu ne sukcesis. En la 1860-aj jaroj ankaŭ Giovanni kreis similan armilon, kiu same ne sukcesis. Li konatiĝis kun Robert Whitehead, kun kiu estis kreita jam la perfekta torpedo.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti