Giovanni Trapattoni

Giovanni Trapattoni (Cusano Milanino, Italio, 17-an de marto 1939) estas unu el la plej sukcesaj italaj futbalaj trejnistoj. Li estis kluba trejnisto kaj ludisto en la Serio A, nun (2011) manaĝisto de futbala taĉmento de Irlando.

Giovanni Trapattoni
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1939 (1939-03-17) (85-jaraĝa)
en Cusano Milanino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Giovanni Trapattoni ludis 367 fojojn en AC Milan kaj Varese FC, plej ofte kiel mezkampa defendisto. Lia ĉefa asocio estis Milan, ĉe kiu li ludis de 1953 ĝis 1970. Li estis en 1962 kaj 1968 majstro de itala majstro de Serio A, en 1967 pokala venkinto de Italio. Li venkis en 1963 kaj 1969 ĉe la Eŭropa pokalo de landa majstro, en 1968 Eŭropa pokalo de pokalvenkinto. De 1970 ĝis 1971 ludis li en Varese FC.

Li poste estis trejnisto de junuloj ĉe AC Milan, ekde 1974 ĉeftrejnisto. Li ŝanĝis en 1976 al Juventus Torino, en 1986 al Inter Milano, en 1991 denove Juventus.

Giovanni Trapattoni eklaboris eksterlande kiel trejnisto en 1994, kiam li komencis trejnistan laboron ĉe FC Bayern München, post unu jaro li ŝanĝis al Cagliari Calcio, kie oni - unuafoje en lia vivo - lin maldungis en la sama sezono.

Li reŝanĝis en sezono 1996/97 al Bayern München, ekde 1998 laboris ĉe AC Firenze. Post retiriĝo de Dino Zoff en 2000, li iĝis ties sekvanto kiel trejnisto de la itala nacia taĉmento ĝis 2004. Ekde 2004, li trejnis la ludistojn de Benfica Lisboa, en 2005-06 la futbalistojn de VfB Stuttgart. Li estis ĉeftrejnisto de la auŝtra klubo FC Red Bull Salzburg en 2006-08. En 2008-11 li trejnas la Irlandan nacian futbalan taĉmento.