Giovanni van Bronckhorst

Giovanni van BRONCKHORST [ɟijoːˈvɑni vɐn ˈbrɔŋkhɔrst] (naskiĝis la  5-an de februaro 1975(nun 1975-02-05) en Roterdamo) estas nederlanda futbalisto. Giovanni van Bronckhorst kiel membro kaj teamestro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "5".

Giovanni van Bronckhorst
Giovanni van Bronckhorst en 2006
Giovanni van Bronckhorst en 2006
Persona informo
Naskonomo Giovanni Christiaan van Bronckhorst
Naskiĝo 5-an de februaro 1975 (1975-02-05) (49-jaraĝa)
en Roterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
TTT
Retejo http://giovanbronckhorst.wimsicl.com
vdr

Persona vivo redakti

Lia patro estas de nederlanda-indonezia deveno, kun historiaj radikoj en Nederlanda Hindio. Lia patrino estas de moluka deveno. La patrinflankaj geavoj devige venis al Nederlando post la proklamo de la Respubliko de la Sud-Molukoj.