Gipso estas laŭ PIV [b]lanka pulvoro, ricevita per parta senakvigo de gipsoŝtono sub varmoago (150—200 °C), kaj uzata en diversaj industrioj pro ĝia eco formi, se miksite kun akvo, solidan, neduran mason, kiu poste hardiĝas.[1]

Gipsa kristalo el Friedrichroda, en Turingio.
Gipsa fosejo.

Laŭ Francisko Azorín gipso estas Sulfato de kalko uzata kiel ŝmiraĵo en la konstruado.[2] Li indikas etimologion el greka gipsos kaj de tie la latina gipsum (gipso),[3] kaj li aldonas terminojn tera gipso, kristala gipso, alabastra gipso, mortero de gipso, gipsi por ŝmiri per gipso; aldoni gipson al solvaĵo.[3]

El tiu gipso oni fabrikas pulvoran ligenton (morteraĵo). Tiu foje ricevas la fakan terminonomon puco.

La dureca valoro laŭ Mohs de gipso estas ekzakte du.

Laŭ NPIV eblas uzi la terminon gipso aǔ pri la pulvoro farita el gipsoŝtono aǔ pri la gipsoŝtono mem.

Gipso kiel mineralo redakti

 
Pulvorigita gipso.

Bildaro redakti

Gipso kiel konstrumaterialo aŭ puco redakti

 
Unu el gipso farita konstruŝtono, farita ĉ. 1870.
 
Pucita vando en Pompejo (79 a. K.)
 
Pucisto laboranta. Pentraĵo el la frua 19a jarcento de John Cranch (1751 - 1821).
 
Difektita puco ĉe domo
 
Nepucita novkonstruo

Puco estas konstrufaka esprimo. Ĝi estas ordinara mortera tegaĵo de masonitaj muroj, septoj kaj certaj tipoj de tektoj, pretigita el specialaj morteroj, kutime en tri fazoj: 1. Maldika ŝprucaĵo de maldensa cementa-sabla miksaĵo. celo: ankri pucon al la masonaĵo. 2. Kerna tavolo el grobgrajna mortero. Celo: ebenigi la surfacon. 3. surfaca fajna maldika tavolo traktata per speciala glatigilo aŭ frotilo. [4]

Gipso kiel materialo por diversaj aferoj redakti

 
Mano en gipso.

Gipso estas uzata en medicino, ekzemple por senmovigi kuracatan rompitan oston dum tiu resolidiĝas kaj fermas la rompaĵon per gipsbandaĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1] Konsultita la 24an de Novembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 82.
  3. 3,0 3,1 Azorín, samloke.
  4. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99

Eksteraj ligiloj redakti