Girondins Bordeaux

futbalklubo en Bordozo, Francio

La Football Club Girondins de Bordeaux, mallonge Girondins de Bordeaux, estas la plej konata futbalklubo de la urbo Bordozo (france Bordeaux) en Francio. La klubo fondiĝis la 1-an de oktobro 1881 kaj en la 2010-aj jaroj ricevis komplete novan stadionon, nomatan Matmut Atlantique, kiu konstruiĝis inter la jaroj 2012 kaj 2015, kaj solene malfermiĝis la 23-an de majo 2015. La 1-a vira teamo de la klubo konkuras en la 1-a nacia ligo de futbalkluboj, kaj en la sezono 2015-16 atingis la 11-an rangon.

Girondins de Bordeaux
futbala klubo
Kluba nomo  Football Club Girondins de Bordeaux
Fondita  la 1-an de oktobro 1881
Stadiono  Matmut Atlantique
Kapacito  42 052
Prezidanto  Jean-Louis Triaud (stato de somero 2016)
Trejnisto  Jocelyn Gourvennec (ĉeftrejnisto) (stato de somero 2016)
Ligo  Ligue 1
2015-16  11-a pozicio
Oficiala retejo  www.
Hejme
vdr

La futbala historio de la klubo tamen ne same longas kiom la kluba historio: de la komenco la klubo ofertis gimnastikon kaj pafadon, kaj iom poste aldoniĝis remado, rajdado, naĝado kaj iuj pliaj fakoj. En 1910 je forta premo de multaj klubanoj eksperimente aldoniĝis ankaŭ futbalo, sed la eksperimento nur daŭris unu jaron. Nur en 1919 futbalo daŭre instaliĝis kiel kluba sportfako. En 1926 la klubo atingis altan futbalan statuson per kunfandiĝo kun la najbara klubo Girondins Guyenne Sport, kaj en 1940 per kunfandiĝo kun la same najbara klubo AC Port. La unua vira teamo inter la jaroj 1939–1943, 1944–1947, 1949–1956, 1959/60, 1962–1991 kaj post bankrotiĝo kaj novfondiĝo ekde la jaro 1992 apartenas al la 1-a nacia ligo de futbalkluboj. Laste ĝi gajnis la francian ĉampionadon en 1999 kaj 2009.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la nova stadiono Matmut Atlantique en 2015