Giros (greke γύρος, latinliterigite giros, en iuj eŭropaj lingvoj transskribite per la ortografio "gyros", prononco jíros resp. [ˈʝirɔs], "turnaĵo", ĉi-tie „turniĝanta rostita viando") estas grekia prepara tekniko por viando.

Giros kun Pita-pano

Samkiel ĉe la turkia viandaĵo kebabo, kiu same estas „turniĝanta rostita viando", la plado konsistas el marinitaj kaj spicitaj grandaj platoj da viando, kiuj tavole amasigitaj estas fiksitaj je vertikala kaj turniĝanta rostila stango kaj pro flankaj fortaj hejtiloj estas rostita. Iom post iom la eksteraj, bruniĝintaj eroj estas fortranĉitaj per granda tranĉilo.

Kontraŭe al la viandaĵo kebabo tamen, por la manĝaĵo Giros tradicie ne uziĝas viando de ŝafidoj, bovoj, meleagrojkokoj, sed ekskluzive nur de porkoj.

Enhavo redakti

Por la viandaĵo Giros ĝenerale uziĝas aparte molaj partoj de pokaĵo, plej ofte porka nuko.

La karakteriza aromo ekestas pro miksaĵo de spicoj kun salo, pipro, ajlo, oregano kaj timiano. Parte krome uziĝas finden außerdem kumino, majorano kaj koriandro.

Preparo redakti

La eksteraj vianderoj fortranĉitaj de la turniĝanta rostila stango serveblas diversmaniere: La plej kutima plado estas servi la giros-vianderojn en malalta helfaruna Pita-pano, kun eroj de tomatoj, cepoj, laktuko kaj la grekia ajla jogurta saŭco Tsatsiki. Aliaj variaĵoj estas servi la vianderojn kiel ĉefa plado sur telero aŭ post la rostiĝo ankoraŭ baki ilin en argilujo kun saŭco kaj pliaj aldonaĵoj kiel tranĉaĵoj de fungoj aŭ kapsikoj - kovrite per fandiĝanta fromaĝo. Aldonaĵoj ofte estas frititaj terpomoj aŭ rizo kun spicaĵo el oreganomajorano, kaj salato el laktuko aŭ brasikaĵo.

Plia variaĵo estas uzi la vianderojn kiel unu el pluraj kovraĵoj de pico, kaj tiel post rostiĝo baki ĝin, en la tipa, malalta formo de pico, aŭ ruli la picopaston kun la viandaĵo, pliaj legomoj kaj fromaĝo, ekstere ankoraŭ kovri la rulaĵon per tomata saŭo kaj fromaĝo kaj baki tiun kovritan rulaĵon.

Disvastiĝo redakti

Giros estas disvastiĝinta manĝaĵo ĉie en Grekio kaj en multaj landoj kun grekdevenaj loĝantoj kaj grekaj restoracioj, kiel ekzemple en Usono kaj Germanio. En iuj landoj la girosaj pladoj ricevis aliajn nomojn, tiel en Brazilo la manĝaĵo nomiĝas churrasco grego kaj en Francio sandwich grec.

La preparo de la viandaĵo sur la turniĝanta rostila stango en restoracio necesigas antaŭtakson de la posta klienta demando je la viandaĵo. Ĉar tamen tiu antaŭtakso en restoracioj kutime malfacilas, la tro multe rostita viandaĵo forĵetendas kaj tio igas la preparon pli multekosta. Pro la kompare altaj kostoj de la preparo de Giros-viandaĵo kaj kaj kompare malalta vendoprezo la viandaĵo ekster Grekio maloftiĝis dum la lastaj jaroj kaj anstataŭe pli ofte ofertiĝas la pli malmultekosta turkia kebabo, kies viandaĵo havas parton de pli favorpreza hakita viando, kies procentaĵo dum la lastaj jaroj altiĝis.

Aliaj manĝaĵoj preparitaj ĉe turniĝanta rostila stango redakti

Krom Giros-viando ankaŭ aliaj manĝaĵoj prepariĝas ĉe turniĝantaj rostilaj stangoj. Temas pri

  • Kontosuvli (Grekio)
  • Kokoretsi (Grekio)
  • Kebabo (Turkio)
  • Ŝavarma (Arabio)
  • Taco al pastor (Meksiko)