Gisèle ORY naskiĝis en Bielo, kantono Berno, Svislando, en la jaro 1956. Ŝi estas politike aktiva virino svisa kaj franclingva. Ŝi apartenas al la socialisma partio. Ŝi studis en Lausanne en universitato kaj diplomiĝis en la jaro 1978 pri politika scienco. Poste ŝi laboris en la universitato de Berno. Ŝi estis prezidanto de la neŭŝatela sekcio de WWF. Ŝi subtenis la kreadon de naciaj parkoj kiel tiu de la Doubs (Du) valo. De 1996 ĝis 2000 ŝi membris en la vilaĝa konsilio (ekzekutiva povo, komunuma nivelo) de Chézard-Saint-Martin en kantono Neuchâtel. De 2001 ĝis 2007 ŝi membris en la kantona konsilio (legislativa povo, parlamento, kantona nivelo) de la kantono Neŭŝatelo. Ekde la jaro 2002 ŝi estis oficiala parolisto de la Federa Departamento pri Internaj Aferoj en Berno kaj tie kunlaboris kun Ruth Dreifuss kaj Pascal Couchepin. De 2006 ĝis 2007 ŝi prezidis la Kantonan Konsilion (leĝofara instanco, parlamento, kantona nivelo) en Neuchâtel.

Gisèle Ory
Persona informo
Gisèle Ory
Naskiĝo 30-an de aprilo 1956 (1956-04-30) (67-jaraĝa)
en Bielo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Laŭzano vd
Partio Socialisma Partio de Svislando vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 2003 ŝi estis elektita kiel membro de la Kantona Konsilio (leĝofara instanco, parlamento, supera ĉambro, federa nivelo) en Berno. Ŝi reelektiĝis tie en la jaro 2007.

Gisèle Ory

Poresperanta agado redakti

Kun Francine John-Calame ŝi proponis la internacian lingvon Esperanto (Universala Esperanto Asocio) por Nobel-premio pri Paco en 2008. Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco estas unu el la rezultoj de la informado al svisaj instancoj kaj politikistoj farita de Mireille Grosjean.