GitarsolooGitarsoloaĵo estas soloo, nome melodia muzikero, instrumenta sekcio, aŭ tute muzikpeco verkita por klasika gitaro, elektra gitaroakustika gitaro. En la 20a kaj 21a jarcentoj gitarsolooj en tradicia muziko kaj popola muziko kia bluso, svingo, ĵazo, rokĵazo, rok-muziko kaj metalroko ofte enhavas virtuozajn teknikojn kaj variajn gradojn de improvizado. Gitarsolooj en klasika gitaro, kiuj estas tipe verkitaj en muzika notacio, estas uzitaj ankaŭ en klasikaj muzikformoj kiaj ĉe ĉambra muziko kaj konĉertoj.

Usona blusgitaristo kaj kantisto B.B. King en 2009.

Gitarsolooj gamas el neakompanataj verkoj por soloa gitaro al komponaĵoj kun akompano de kelkaj aliaj instrumentoj aŭ de granda ensemblo. La akompanaj muzikistoj por gitarsoloo povas gami el malgranda ensemblo kiel ĵaza kvartetorok-bando, al granda ensemblo kia orkestroĵazbandego. Neakompanata muziko de akustika gitaro troviĝas en popola kaj klasika muzikoj tiom frue kiom la propra ekzisto de la instrumentoj, kaj la uzado de akustika gitaro kiel soloa voĉo ene de ensemblo datas reen almenaŭ el la Baroka konĉerto.

Famaj rokmuzikaj gitarsolooj aŭdeblas ekz. de Led Zeppelin en Stairway to Heaven aŭ de Guns N' Roses en November Rain.

Bibliografio redakti

  • Goetz, Philip, eld. (1990). Encyclopædia Britannica. 5 (Fifteenth ed.). Chicago. p. 982. ISBN 0-85229-511-1.