Giuseppe Merisi ([ĝuzeppe merizi] ; naskiĝis la 25-an de septembro 1938 en Treviglio) estas itala episkopo.

Giuseppe Merisi
MS-ro Merisi, la 18-an de januaro 2009, katedralo de Lodi, dum la meso por la 1600 jaroj depost la morto de S-ta Bassiano.
MS-ro Merisi, la 18-an de januaro 2009, katedralo de Lodi, dum la meso por la 1600 jaroj depost la morto de S-ta Bassiano.
MS-ro Merisi, la 18-an de januaro 2009, katedralo de Lodi, dum la meso por la 1600 jaroj depost la morto de S-ta Bassiano.
Persona informo
NomoGiuseppe Merisi
Dato de naskiĝo25-a de septembro 1938
NaskiĝlokoTreviglio
Aĝo85
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Biografio redakti

Giuseppe Merisi naskiĝis en Treviglio, provinco de Bergamo, en la sama regiono kiel la pentristo Michelangelo Merisi da Caravaggio. Pro tio oni diras, ke MS-ro Merisi povus esti el la sama familio. Li fariĝis pastro la 27-an de februaro 1971.

Nomumita vic-episkopo de Milano en 1995, li estis konsekrita de kardinalo Carlo Maria Martini kaj restis en Milano dum 10 jaroj (1995-2005).

Nomumita episkopo de Lodi la 14-an de novembro 2005, post la emeritiĝo de MS-ro Giacomo Capuzzi pro aĝ-limo, li estis akceptita en sian novan katedralon la 17-an de decembro 2005.

La 18-an de januaro 2009 li celebris meson por la 1600 jaroj depost la morto de S-ta Bassiano, patrono de la urbo kaj de la diocezo de Lodi, kun kardinalo Angelo Bagnasco.

La 26-a de aŭgusto 2014 li rezignis kaj li sukcesis mro Maurizio Malvestiti.[1]

Moto kaj blazono redakti

Vos autem amicos dixi (mi nomis vin amikoj) (Sankta Johano 15-15)

Internaj ligiloj redakti

Referencoj kaj notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti