Giuseppe TARTINI (n. 8-an de aprilo 1692, Piran, Istrio, Venecia Respubliko, nun Piran en Slovenio – m. 26-an de februaro 1770, Padova) estis itala violonisto, komponisto. Li bazis la modernan teĥnikon de la arĉouzado, reguligis la muzikan ornamigon kaj harmoniigon.

Giuseppe
Giuseppe Tartini
Giuseppe Tartini
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de aprilo 1692(nun 1692-04-08)
en Piran, Istrio, Venecia Respubliko
Morto la 26-an de februaro 1770 (77‑jara)
en Padova, Ŝablono:Flagicon
Tombo church of St. Catherine
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Alma mater Universitato de Padovo
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzika teoriisto • violonisto • muzikinstruisto
Verkoj Violin Sonata in G minor
vdr
Monumento en la Baziliko de Padovo.

Biografio redakti

Li studis teologion kaj juron en Padova, krom tio li elstariĝis kiel skermisto. Li sekrete edzinigis la patronmatinon de la padova ĉefepiskopo (antaŭ la 20-a jaraĝo), pro kio oni enprizonigis lin.

Li eskapis el Padovo - kaŝita sin kiel monaĥo - kaj fuĝis la monaĥejo de Assis. Oni tie rimarkokaptis lian miraklan violonludon kaj oni fine konvinkis la ĉefepiskopon, liberlasi lin kaj hejmeniri al Padova, al la edzino.

Tartini veturis en 1716 en Venecion, poste en Ancona-n, sed fine li reiris al Padova, kie li iĝis la ĉefviolonisto de la preĝejo Sankta Antonio (en 1721). Li gvidis inter 1723-25 en Prago la kapelon e la bohemia kanceliero, poste denove hejmenveturis kaj fondis en Padova violon- kaj komponist-lernejon. Li faris en 1740 koncertan rundvojaĝon en Italio.

Li komponis pli ol 100 konĉertojn por violono, ĉ. 150 sonatojn (inter ili la Diablo-sonaton), kvaropojn, tiopojn por violono, simfoniojn, religiajn ludojn, kvinoktavajn Miserere kaj kvaroktavajn Salve Regina.

Li malkovris la t.n. Tartini-sonon, kiu estas diferenca sono kaj estiĝas krom forta kaj daŭra eksono de du sonoj. Lian studon pri harmonio, li verkis surbaze de matematikaj kaj geometriaj interrilatoj.

Verkoj redakti

  • Trattato di musica (1754)
  • Dissertazione dei principi dell' armonia musicale (1764)