Giuseppe Ungaretti

itala poeto

Giuseppe UNGARETTI [ĝuzeppe ungaretti] estis itala verkisto, kiu naskiĝis la 10-an de februaro 1888 en Aleksandrio (Egipto) kaj mortis la 2-an de junio 1970 en Milano (Italio). Li estis fondinto kaj reprezentanto de la hermetika poezio.

Giuseppe Ungaretti
Persona informo
Giuseppe Ungaretti
Naskiĝo 8-an de februaro 1888 (1888-02-08)
en Aleksandrio
Morto 1-an de junio 1970 (1970-06-01) (82-jaraĝa)
en Milano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per bronkopneŭmonito vd
Tombo Campo Verano vd
Religio katolikismo vd
Etno Italoj vd
Lingvoj italaanglafrancahispanaportugalabrazilportugala vd
Ŝtataneco ItalioBraziloReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Partio Nacifaŝisma Partio vd
Subskribo Giuseppe Ungaretti
Familio
Amkunulo Bruna Bianco vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo poeto • tradukistoĵurnalisto • eseisto • verkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo itala literaturo vd
Aktiva en RomoSan-Paŭlo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝis 1912 li vivis en Egipto kaj ĝis 1915 en Parizo, kie li amikiĝis i.a. kun Pablo Picasso kaj Guillaume Apollinaire. De 1915 ĝis 1918 li partoprenis la Unuan Mondmiliton, poste li laboris kiel ĵurnalisto en Francio kaj Italio. Ekde 1936 li agis kiel profesoro pri itala literaturo en San-Paŭlo (Brazilo), sed en 1942 li revenis al Italio por okupi ĝis 1959 profesoran postenon en Romo.

Giuseppe Ungaretti verkis ĉefe poemojn, sed ankaŭ kelkajn prozajn verkojn. Krome li tradukis verkojn de William Shakespeare kaj Jean Racine.

Famaj verkoj redakti

  • Il porto sepolto (poemoj, 1916)
  • La guerra (poemoj, 1919)
  • Allegria di naufragi (poemoj, 1919)
  • Sentimento del tempo (poemoj, 1932)
  • Il dolore (poemoj, 1947)
  • Un grido e paesaggi (poemoj, 1952)
  • Il deserto e dopo (vojaĝraporto, 1961)
  • Morte delle stagioni (poemoj, 1967)
  • Dialogo (poemoj, 1968)

En Esperanto aperis:

  • La doloro : poemoj 1937 – 1946. Trad. Nicolino Rossi. Pisa: Nuova Frontiera, 1975. 62 p.
  • Oriento; Veke; Melankolio; La riveroj; Monotoneco; Sankta Marteno de l’ Karso; Soldatoj; Ĉielo kaj Maro; Himno al la morto; Kie la lumo; Ĉion mi perdis; Se vi mia frato; Amara gordo; Ne kriu plu; Variacioj pri l’ nenio; Kri’: mi sufokiĝas…; La fulmo de l’ buŝo.
    En: Enlumas min senlimo: itala poezio de la dudeka jarcento. [Prilly]: Kooperativo de Literatura Foiro, [1990]. p. 111-131. ISBN 3-906595-03-X
  • Vivo de homo (Ĉiuj poemaroj). Trad. Nicolino Rossi. Milano: Itala Esperanto-Federacio, 2017. 326p. ISBN 978-88-96582-15-2