Givrins

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Givrins (stacidomo).

Givrins estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 917 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Givrins
Blazono de Givrins
Blazono de Givrins
Blazono de Givrins
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 25′ 45″ N 6° 12′ 7″ O / 46.42917 °N, 6.20194 °O / 46.42917; 6.20194 (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ 45″ N 6° 12′ 7″ O / 46.42917 °N, 6.20194 °O / 46.42917; 6.20194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 917
Areo 3,97 km²
Alteco 546 m super marnivelo
Poŝtkodo 1271
Komunumkodo 5720
Mapo de Givrins
Mapo de Givrins
Mapo de Givrins
vdr

Geografio redakti

La komunumo Givrins situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 5 kilometrojn norde de Nyon. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj La Bellangère kaj Givrins, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,97 km², de kiuj 41,1% estas kovritaj de arbaro, 44,3% servas por agrikulturo kaj 13,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Givrins limas en nordo al Arzier, en nordoriento al Genolier, en sudoriento al Coinsins, en sudsudoriento al Duillier, en sudo kaj okcidento al Trélex, kaj en nordokcidento al Saint-Cergue.

Trafiko redakti

Givrins situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Givrins pasas flanka konekta vojo de Genolier al Trélex. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn sude apud Gland. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Nyon al Saint-Cergue.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Givrins datiĝas el la jaro 1087 kiel Givriacus. Dum mezepoko Gibrins formis parto de la Senjorujo Genolier. En la jaro 1685 la vilaĝo fariĝis havaĵo de la familio Quisard kaj senjorujo de la Voktejo Nyon, kiun gvidis dekduopa konsilio. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Givrins apartenis al la tiama Kantono Lemano, kiu en 1803 estis integrita al la tiam fondita Kantono Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti