La premio Gjanpith (hindie ज्ञानपीठ) estas la plej alta literatura honoro donata de la barata registaro. La unua gajninto de la starigita en 1961 premio iĝis la malajala verkisto G Shankar Kurup en 1965. Iu ajn civitano barata, kiu verkas en unu el la oficialaj lingvoj de Barato, rajtas gajni la premion. La premio konsistas el 1,1 milionoj da rupioj, citaĵo, kaj bronza statueto de Sarasvati, la diino de la scio, saĝo, scienco, parolo, kaj ĉiuj de la belartoj.

Gjanpith
honorigo • literaturpremio
Lando Barato
Fondita en 1961
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
La premio Gjanpith, en la muzeo Thakazhi Memorial Museum, en Alappuzha, Keralo, Barato.

Antaŭ 1982, la premio estis donita por unuopa verko de verkisto. Ekde 1982, oni donas la premion por verkoj kiuj aperis dum la antaŭaj 20 jaroj de la premiojaro. Jen listo de la premiitoj:

Listo de la premiitoj redakti

(Jaro - Nomo - Verko - Lingvo)

Eksteraj ligiloj redakti