Glaĉero Gangotri (en sanskrita kaj en hinda lingvoj: गंगोत्री) estas en distrikto Utarkaŝi, Utarakando, Barato, en regiono kiu limas al Tibeto. Tiu glaĉero, kiu estas unu el la ĉefaj fontoj de la granda rivero Gango, estas unu el la plej grandaj en Himalajo kun ĉirkaŭkalkulita volumo de 27 kubaj kilometroj.[1] La glaĉero estas ĉirkaŭ 30 kilometrojn longa kaj 2 ĝis 4 km larĝa. Ĉirkaŭ la glaĉero estas la montopintoj de la Grupo Gangotri, kiel kelkaj pintoj famaj pro siaj tre defiaj grimpovojoj, kiel Ŝivling, Talaj Sagar, Meru, kaj Bhagirathi la 3-a. Ĝi fluas ion nordokcidenten, origininte en cirko ĉe Ĉauĥamba, nome la plej alta pinto de la grupo.

Gomuĥ, glaĉerlango de la Glaĉero Gangotri. La montopinto Bhagirathi staras fone.

Oni diras, ke la glaĉerlango de la Glaĉero Gangotri similas al buŝo de bovino, kaj la loko estas nomata Gomuĥ aŭ Gaumuĥ (gou, bovino + muĥ, vizaĝo). Gomuĥ, kiu estas ĉirkaŭ 19 km el la urbo Gangotri, estas la preciza fonto de la rivero Bhagirathi, grava alfluanto de Gango. Gomuĥ estas apud la bazo de Ŝivling; intere kuŝas la herbejo Tapovan.

La Glaĉero Gangotri estas tradicia loko de pilgrimado por Hinduismo. Devotaj Hinduistoj konsideras banadon en la glacifrostaj akvoj apud Gangotri kiel sankta rito, kaj multaj faras piediradan padoveturon ĝis Gomuĥ, kaj kelkaj pluas ĝis Tapovan. Oni bezonas padiri el Gangotri ĝis Gaumuĥ, pasante Devgadh, Ĉirbhasa, Bhojŭasa survoje. Gastado disponeblas nur en Bhojŭasa, kvankam estas arbaraj stacioj kaj en Ĉirbhasa kaj en Bhojŭasa.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Gyan Marwah. "Ganges - A River of No Return?". the-south-asian.com. Alirita la 23an de majo 2020.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 30° 50′ N 79° 10′ O / 30.833 °N, 79.167 °O / 30.833; 79.167 (mapo)